Novaĵoj (Decembro 21)

(GMT+08:00) 2017-12-21 17:38:21     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Formiĝis penso de Xi Jinping pri socialisma ekonomio por nova epoko; la usona kongreso adoptis leĝprojekton pri reformo de imposto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Penso de Xi Jinping pri Socialisma Ekonomio kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko formiĝis, laŭ deklaro publikigita post la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro, kiu finiĝis merkrede.

La deklaro diris, ke la penso estas la teoria kristaliĝo de la praktiko en la pasintaj kvin jaroj en la ekonomia disvolvado de Ĉinio, kaj la plej freŝa frukto de socialisma politika ekonomio kun ĉinaj trajtoj.

La tri-tagan konferencon ĉeestis prezidanto Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono. La jara kunveno, kiu fiksis la tonon por la ekonomiaj politikoj de Ĉinio en 2018, ankaŭ priskribis la penson kiel ege valoran spiritan riĉaĵon de la KPĈ kaj la lando. Ĝi devas esti sekvata dum longa tempo kaj evoluigita senĉese.

Laŭ la deklaro, la penso estas bazita ĉefe sur la nova evoluiga filozofio, kiu estis prezentita de Xi en 2015 kaj substrekas novigadon, kunordigon, verdan disvolvadon, malfermon kaj kundividon.

En la kunveno pri la ekonomia laboro, altrangaj gvidantoj diris, ke la ĉina ekonomio estos karakterizita per pli novigema manufakturado, pli sekura financa sistemo, pli malferma kaj verda ekonomio, pli kostelportebla loĝado kaj pli bona vivo por la popolo. La kunveno, kiu retrorigardis la funkciadon de la ĉina ekonomio dum la pasintaj kvin jaroj kaj desegnis planojn por 2018, estis speciala, ĉar 2018 markas la 40an datrevenon de la ĉina politiko pri reformo kaj pord-malfermo, kiu faris la landon la dua plej granda ekonomio de la mondo.

La deklaro diris, ke Ĉinio devas konstrui kaj plibonigi mekanismojn por antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon, inkluzive de necesaj indikiloj, politikoj, normoj, statistikaj kaj pritaksaj sistemoj. Realigo de altkvalita disvolviĝo estas necesa por daŭrigi sanan kaj stabilan ekonomian disvolviĝon kaj adaptiĝi al ŝanĝita ĉefa kontraŭdiro de la ĉina socio. Ĉinio profundigos la proviz-flankan strukturan reformon kiel unu el la ĉefaj taskoj por realigi tian disvolviĝon.

La du ĉambroj de la usona kongreso merkrede adoptis leĝprojekton de la plej grandskala reformo de imposto ekde 1986. Ĝi estos sendita al prezidento Donald Trump por subskribo kaj validiĝos en januaro de la venonta jaro.

La Senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj adoptis la leĝprojekton respektive per 51 voĉoj kontraŭ 48, kaj 224 kontraŭ 201. Ĉiuj demokratoj voĉdonis kontraŭ la leĝprojekto. La adopto estas grava atingo de la registaro de Trump en leĝfarado en la unua jaro.

Laŭ la leĝprojekto, la laŭenspeza imposto de federaciaj entreprenoj estos reduktita de la nunaj 35% ĝis 21%; transmaraj profitoj de usonaj kompanioj estos unufoje impostitaj, kaj interalie, la imposto sur kontanta mono estas fiksita je 15,5%; estos efektivigita la principo de loka imposto, tio estas, ke usonaj kompanioj pagas imposton por siaj profitoj nur al landoj, kie ili gajnas profitojn.

La usona Ministerio de Financo merkrede enkondukis novajn sankciojn kontraŭ pli da rusoj laŭ leĝo promulgita antaŭ kvin jaroj post la morto de rusa advokato Sergei Magnitsky. La ministerio aldonis kvin individuojn, inkluzive de la rusa ĉeĉena gvidanto Ramzan Kadyrov, al la listo de sankcioj.

La sankcioj frostigos aktivojn de homoj enskribitaj en la liston sub la usona jurisdikcio kaj malpermesos al usonaj individuoj aŭ kompanioj komerci kun ili.

La puno estis aplikita post kiam la usona Ŝtata Departemento prezentis al la Kongreso sian jaran raporton pri la registara efektivigo de la tiel nomata la akto pri respondeco de laŭleĝa regado Sergei Magnitsky. Ĝis nun, entute 49 individuoj estis determinitaj de la usona registaro laŭ la akto.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede emfazis la gravecon de prevento de konflikto fronte al ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita ŝanĝiĝo de minacoj al internacia paco kaj sekureco.

Guterres diris al la Sekureca Konsilio de la UN, ke prevento devas esti en la centro de ĉio, kion ni faras. Malebligi konflikton estas pli bone ol trakti ĝin.

La kontaktgrupo de la tri partioj, Ukrainio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kaj Rusio okazigis regulan kunvenon en la belorusa ĉefurbo Minsko. Ĉiuj partioj konsentis efektivigi sentempoliman batalhalton en orienta Ukrainio ekde nul horo de la 23a de decembro.

Speciala sendito de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo Martin Sajdik diris en gazetara konferenco, ke la tripartia grupo akcentis en la intertraktado kun la ĉeesto de reprezentantoj el Donecko kaj Luhansko, ke proksimiĝas Kristnasko kaj Novjaro, kaj devas esti certigitaj la paco kaj trankvilo en orienta Ukrainio, kaj ĉiuj partioj konsentis efektivigi ampleksan kaj sentempoliman batalhalton ekde nul horo de la 23a de decembro laŭ kieva tempo.

Komuna deklaro de Azerbajĝano, Turkio kaj Irano diris merkrede, ke la tri landoj promesis plifortigi pacon, stabilecon, prosperon kaj kunlaboron en la regiono.

La deklaro estis adoptita post la kvina triflanka kunveno de azerbajĝana, irana kaj turka ministroj pri eksterlandaj aferoj, Elmar Mammadyarov, Mohammad Javad Zarif kaj Mevlut Cavusoglu. Ili reasertis sian promeson plibonigi solidarecon kaj kunlaboron surbaze de profundaj historiaj, religiaj kaj kulturaj komunecoj kaj komunaj valoroj.

La ministroj akcentis sian promeson pligrandigi kunlaboron por akceli ekonomian progreson kaj daŭripovan disvolvadon. Ili konsentis daŭrigi striktan konsiliĝon pri regionaj kaj tutmondaj demandoj de komuna intereso sur malsamaj niveloj kaj platformoj. Ili konsentis ankaŭ efektivigi komunajn projektojn kaj programojn en la kampoj de energio, transportado, bankismo, telekomunikado, industrio, agrikulturo, turismo kaj mediprotekto, kun fokusiĝo pri novaj projektoj pri ekspluato de potencialo en transporto kaj transito en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin