Aviadilŝipo longe atendata de ĉinoj

(GMT+08:00) 2017-12-25 08:32:34     Redaktoro:Xiong

Armilaro produktita en Ĉinio estis intense montrita antaŭ la publiko en la jaro 2017. La aviadilŝipo konstruita en Ĉinio estis surakvigita, la ĉasaviadiloj J-20 sin metis en la vicojn, la destrojeroj 055-tipaj nun navigas en maro… Armiloj longe atendataj de la ĉinoj, unu post alia, manifestiĝis antaŭ la publiko. Al Ĉinio evoluigo de armilaro ne estas por paradi per armita forto, sed por defendi la sekuron de la suvereneco kaj la interesojn de disvolvo.

La 26an de aprilo 2017 la unua aviadilŝipo konstruita de Ĉinio, longe atendata de ĉiuj civitanoj de Ĉinio, estis surakvigita en Dalian, kio signigas, ke la konstruo de la ŝiphulo jam estis plenumita.

La militfakulo Wang Yunfei, kiu servis jam multajn jaroj en mara armeo, estis estro de eskortŝipo. Li diris:

"Antaŭ dudek aŭ tridek jaroj fakte mi havis tian atendon, sed tiam al mi mankis fido, ĉar tiutempe nia invelo de industria teknologio kaj ekonomio estis tiel malalta, ke ĝi ne sufiĉis por konstrui aviadilŝipon eĉ post dudek aŭ tridek jaroj."

En efektiveco la atendo de la ĉinoj pri aviportanto komenciĝis jam de longe. Ekde la moderna epoko Ĉinio suferis agreson kaj humiligon de sur maro. Rezulte de tio la ĉinoj zorgas precipe pri mararmea disvolviĝo.

Laŭ la opinio de Wang Yunfei, la konstruado de aviadilŝipo ne nur spegulas la evoluon de armilaro, sed ankaŭ indikas la ĝeneralan altiĝon de la industria nivelo de Ĉinio.

Kvankam la aviadilŝipo konstruita de Ĉinio, laŭaspekte, similas tiun nomatan Liaoning, tamen la kontruado de tiu ĉi giganta aĵo absolute ne estas facila afero. La altranga teknikisto de la ŝipego, Duan Hong, diris:

"Tiam la strukturo de la aviadilŝipo Liaoning estis kompleta, kaj ni faris nur iagradan riparadon kaj partan transformigon por ke ĝi havu pli da adaptebleco. Dum pri la nova aviadilŝipo ni komplete entreprenis la projektadon, kaj la problemon de la materialoj de la hulo ni mem devis solvi, ĉar alies materialojn oni ne donis. Multaj aferoj por tiu ĉi ŝipo estis unuafoje faritaj en nia lando."

De la komenco de la ŝipkonstruo ĝis ĝia surakviĝo pasis nur malpli ol dudek ses monatoj, kio estas preskaŭ duono de tiu tempo dum kiu alilandoj konstruas similan ŝipon. La fabrikita de Ĉinio aviadilŝipo signas, ke la ŝipkonstrua industrio de Ĉinio atingis novan altecon. Hu Wenming, la ĉefa komandanto de la unua ĉina aviadilŝipo, priparolis:

"En ŝipkonstruado sin trovas tri perloj, el kiuj unu estas aviadilŝipo. La unua aviadilŝipo estis tute dezajnita kaj fabrikita de ni mem, kaj en tia okazo ni povas fiere diri, ke Ĉinio jam posedas la plej antaŭecan kapablon en la mondo konstrui ŝipon."

En la jaro 2017, kiu baldaŭ forpasos, la apero de serio da novaj armiloj enlande produktitaj lasis al la ĉinoj multe ekscitiĝi, kaj samtempe ankaŭ al la argumento pri "minaco de Ĉinio" bruege leviĝi, por kio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris:

"Ĉi tie mi refoje asertis, ke Ĉinio firme iras la vojon de paca disvolvado, sekvas la nacidefendan politikon pri defensivo, kaj disvolvas armitan forton en kiu inkluziviĝas mararmeo, ĉar nia celo estas defendi la sekuron de la suvereneco kaj la interesojn de disvolvo kaj la pacon de la mondo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin