Fokusoj de la Semajno (Dec. 22)

(GMT+08:00) 2017-12-22 10:53:04     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Merkrede en Pekino finiĝis la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke formiĝis la Penso de Xi Jinping pri Socialisma Ekonomio kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko. La penso estas la teoria kristaliĝo de la praktiko en la pasintaj kvin jaroj en la ekonomia disvolvado de Ĉinio, kaj la plej freŝa frukto de socialisma politika ekonomio kun ĉinaj trajtoj.

La tri-tagan kunvenon ĉeestis prezidanto Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono. La kunveno fiksis la tonon por la ekonomiaj politikoj de Ĉinio en 2018, ankaŭ priskribis la penson kiel ege valoran spiritan riĉaĵon de la KPĈ kaj la lando. Ĝi devas esti sekvata dum longa tempo kaj evoluigita senĉese.

Altrangaj gvidantoj diris en la kunveno, ke la ĉina ekonomio estos karakterizita per pli novigema manufakturado, pli sekura financa sistemo, pli malferma kaj verda ekonomio, pli kostelportebla loĝado kaj pli bona vivo de la popolo. La kunveno, kiu retrorigardis la funkciadon de la ĉina ekonomio dum la pasintaj kvin jaroj kaj desegnis planojn por 2018, estis speciala, ĉar 2018 markas la 40an datrevenon de la politiko pri reformo kaj pord-malfermo, kiu faris la landon la dua plej granda ekonomio de la mondo.

La deklaro diris, ke Ĉinio devas konstrui kaj plibonigi mekanismojn por antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon, inkluzive de necesaj celoj, politikoj, normoj, statistikaj kaj pritaksaj sistemoj. Realigo de altkvalita disvolviĝo estas necesa por daŭrigi sanan kaj stabilan ekonomian disvolviĝon kaj adaptiĝi al ŝanĝita ĉefa kontraŭdiro de la ĉina socio. Ĉinio profundigos la proviz-flankan strukturan reformon kiel unu el la ĉefaj taskoj por realigi tian disvolviĝon.

La Ĉina Centro pri Luna kaj Profundspaca Esplorado diris, ke Ĉinio petos 20 000 mesaĝojn, kiuj estos senditaj al la kosmo per relajsosatelito de la luna sondilo Chang'e-4.

Laŭ la centro subordigita al la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, estos lanĉitaj la relajsosatelito en la unua duono de 2018 kaj la luna sondilo Chang'e-4 en la lasta duono de la venonta jaro.

Homoj tra la tuta mondo povas sekvi la konton "slecbj" ĉe WeChat, la plej populara socia komunikilo en Ĉinio, por prezenti siajn dezirojn inter la 19a de decembro 2017 kaj la 6a de marto 2018.

La luna sondilo Chang'e-4 realigos la unuan molan surluniĝon sur la malproksima flanko de la luno kaj entreprenos surlokan kaj rondiran sondadon kaj relajsan komunikadon ĉe la ter-luna lagranĝa punkto 2.

Pro sia rolo antaŭenpuŝi la disvolvadon de kvantuma komunikado, ĉina fizikisto Pan Jianwei estis inkluzivita en la jaran liston de dek gravuloj de la jaro 2017 en scienco, kiun la prestiĝa gazeto Naturo publikigis lunde.

Brendan Maher, novaĵ-redaktoro de la gazeto Naturo, diris, ke de kvantuma komunikado kaj genara redaktado ĝis la minaco de nuklea krizo kaj la malfortigo de mediprotekto en Usono, ĉi tiu listo tuŝas la altajn kaj malaltajn punktojn de scienco kaj sciencistoj en 2017.

Pan Jianwei, deklamata de iuj kiel Patro de Kvantumo en Ĉinio, kaj lia teamo uzis kvantumajn leĝojn por sekure transmisii informojn.

La gazeto Naturo diris, ke en julio, Pan kaj lia teamo raportis, ke ili rompis la rekordon de kvantuma teleportado. En septembro, la teamo elradiis fotonojn al Pekino kaj Vieno per satelito, estigante kvantuman ĉifritajn ŝlosilojn, kiuj ebligis al teamoj en tiuj urboj sekure fari videan babiladon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin