Novaĵoj (Decembro 22)

(GMT+08:00) 2017-12-22 18:02:46     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ĉefministro sendis gratulan mesaĝon pri la komenco de la ĉina-tajlanda fervoja projekto; Ĉinio urĝas la Eŭropan Union observi regulojn de la Monda Organio pri Komerco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde sendis gratulan mesaĝon pri la komenco de la konstruo de la unua fazo de la ĉina-tajlanda fervoja projekto. Tajlanda ĉefministro Prayut Chan-o-cha ĉeestis la malferman ceremonion de la projekto, okazigitan ĵaŭde en Kele, norda Tajlando.

Ĉefministro Li diris en la mesaĝo, ke la ĉina-tajlanda fervoja projekto estas flagŝipa projekto de duflanka kunlaboro en la iniciato Zono kaj Vojo kaj produktkapablo kaj reflektas la spiriton de ampleksa konsiliĝo, kuna konstruo kaj komunaj profitoj. Ĝi estas kungajna, kaj efike plifortigos la infrastrukturan konstruon kaj interligitecon en Tajlando kaj la regiono, faciligos la daŭripovan disvolvadon de Tajlando, akcelos la disvolviĝon kaj prosperon en la regiono kaj plibonigos la vivtenon de la popolo. La ĉina ĉefministro esperis, ke ambaŭ flankoj daŭrigos striktan kunlaboron, finos la unuan fazon de la ĉina-tajlanda fervojo kun alta kvalito, senĉese antaŭenigi la rilatan laboron pri la dua fazo de la projekto, kaj klopodos realigi la interligon de la ĉina-tajlanda fervojo kaj la ĉina-laosa fervojo.

Ĉinio ĵaŭde urĝis la Eŭropan Union observi la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco kaj eviti misuzon de komercaj rimedoj.

La EU priskribis la ĉinan ekonomion kiel distorditan en sia lastatempa raporto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la rilata raporto faras nerespondecajn rimarkojn pri la ĉina ekonomio kaj prenas maljustajn rimedojn kontraŭ Ĉinio per kreado de diversaj pretekstoj, sed ĝi ne mencias proprajn agojn de la EU kontraŭ la reguloj de la MOK. Ŝi diris, ke estas hipokrite havi duoblajn normojn. Trakti reciprokprofitan kunlaboron per la penso de nulsuma ludo difektos aliajn kaj malutilos al la EU mem. Hua aldonis, ke en la lastaj jaroj, la ekonomia disvolvado de Ĉinio akiris historiajn atingojn, havigante gravajn materialajn kondiĉojn por disvolvado kaj reformo en aliaj kampoj kaj gravan kontribuon al la stabileco kaj kreskado de la monda ekonomio. Ŝi akcentis, ke la socialisma ekonomio kun ĉinaj trajtoj havas brilan estontecon.

Pakistana prezidento Mamnoon Hussain diris ĵaŭde, ke lia lando dankas Ĉinion pro ĝia longperioda helpo kaj fieras pri sia amikeco kun Ĉinio, kaj ke ĉiuj sociaj rondoj de la lando subtenas profundigon de rilatoj kun Ĉinio kaj volas partopreni en kunlaboro kadre de la iniciato Zono kaj Vojo.

Hussain faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun ĉina ambasadoro al Pakistano Yao Jing. Li diris, ke la pakistana-ĉina ĉiavetera partnereco de strategia kunlaboro estas amplekse antaŭenigita, kaj la duflankaj rilatoj alfrontas gravan oportunon de disvolvado. Li aldonis, ke Pakistano volas labori kun Ĉinio por akceli konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, stabile antaŭenigi kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj pozitive kontribui al paco kaj disvolvado de la regiono.

Tiutage, Yao prezentis akreditaĵon al prezidento Hussain. Li diris, ke Ĉinio alte ŝatas amikecon kun Pakistano, kaj ke li klopodos kun la pakistana flanko dum sia oficperiodo por firmigi tradician amikecon kaj antaŭenigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj.

La Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde adoptis rezolucion pri la statuso de Jerusalemo, kiu igos la decidon de usona prezidento Donald Trump pri agnosko de Jerusalemo kiel la israela ĉefurbo ne havi leĝan efikon.

En malofta urĝa speciala sesio, la projekto de rezolucio, prezentita de Turkio kaj Jemeno, estis adoptita per la rezulto de 128 voĉoj kontraŭ 9, kun 35 sindetenoj.

La naŭ landoj, kiuj voĉdonis kontraŭ la projekto, estis Gvatemalo, Honduro, Marŝalaj Insuloj, Mikronezio, Nauro, Palaŭo, Togolando, Usono kaj Israelo.

La rezolucio asertas, ke kaj devas esti nuligitaj laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio, kaj ĉi-rilate vokas al ĉiuj ŝtatoj ne starigi diplomatiajn misiojn en Jerusalemo. Ĝi plu postulas, ke ĉiuj membroŝtatoj de la UN observu rezoluciojn de la Sekureca Konsilio pri Jerusalemo, kaj ne agnosku agojn aŭ rimedojn, kiuj malobeas tiujn rezoluciojn.

La palestina prezidentejo ĵaŭde publikigis komunikaĵon, bonvenigante rezolucion de la Ĝenerala Asembleo de la UN pri la statuso de Jerusalemo.

Malsame ol rezolucio de la Sekureca Konsilio, tiu de la Ĝenerala Asembleo ne havas leĝan efikon, sed ambaŭ havas politikan kaj socian influon.

Proparolanto de la palestina prezidentejo Nabil Abu Rudeineh diris en la komunikaĵo, ke la rezolucio refoje pruvas subtenon de la internacia komunumo al la rajtoj de la palestina popolo kaj apogon de internacia juro al la justa afero de Palestino.

La Eŭropa Unio ĵaŭde oficiale decidis pluvalidigi siajn ekonomiajn sankciojn celantajn specifajn sektorojn de la rusa ekonomio por pliaj ses monatoj, malgraŭ ripetaj avertoj de Moskvo pri malbonigo de rilatoj.

La Konsilio de la Eŭropa Unio unuanime oficialigis la longigon, bazitan sur la freŝa raporto de franca kaj germana gvidantoj al la Eŭropa Konsilio en la lasta semajno. Ili diris, ke la Minskaj Interkonsentoj ankoraŭ ne estis plene efektivigitaj.

La rimedoj limigas la aliron de kvin ĉefaj rusaj gravaj ŝtataj financaj institucioj kaj iliaj filioj establitaj ekster la EU kaj ankaŭ tri ĉefaj rusaj prienergiaj kaj tri defendaj kompanioj al la primaraj kaj sekundaraj kapitalmerkatoj de la EU.

En julio de 2014, la EU enkondukis ekonomiajn sankciojn kontraŭ Rusio je la preteksto, ke ĝi kreis malstabilecon en orienta Ukrainio, kaj du monatojn poste ĝi grandigis la ekonomiajn sakciojn. Rusio prenis kontraŭrimedojn, inkluzive de limigo de importado de agrikulturaj produktoj el la EU.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris ĵaŭde, ke ĝis nun proksimume 200 rusaj civitanoj kaj pli ol 400 juraj personoj de rusaj entreprenoj estas enigitaj en la liston de usonaj sankcioj.

La usona Ministerio de Financo merkrede enkondukis novajn sankciojn kontraŭ kvin rusoj laŭ la akto Magnitsky. Parolante pri tio en gazetara konferenco, Zakharova diris, ke la decido de Usono estas senkaŭza kaj tre absurda. Ŝi diris, ke ĝis nun 195 rusaj civitanoj kaj 402 juraj personoj estas enigitaj en la liston de usonaj sankcioj. La usona flanko devigite prenis respondajn rimedojn, kaj tio ne estis elekto dezirata de Rusio. Ŝi aldonis, ke la rusa flanko ĉiam klopodas ŝanĝi strategiajn rilatojn kun Usono, sed iuj usonaj politikaj grupoj evidente persistas ĉe la politiko subfosanta rilatojn inter la du landoj kaj daŭrigas la ludon de sankcioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin