Novaĵoj  (Decembro 25)

(GMT+08:00) 2017-12-25 16:42:32     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 25a de decembro. Ni deziras al ĉiuj aŭskultantoj ĝojan Kristnaskon! Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la unua granda amfibia aviadilo de Ĉinio finis sian virgan flugon; la UN urĝis partiojn de konflikto en Sud-Sudano efektivigi batalhalton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

AG600, la unua granda amfibia aviadilo farita de Ĉinio mem, dimanĉe finis sian virgan flugon en la provinco Guangdong, suda Ĉinio

Je la 9a horo kaj 39 minutoj matene, la aviadilo AG600, nomata Kunlong, sukcese ekflugis el la civila aerodromo Jinwan en la urbo Zhuhai. La flugo daŭris ĉirkaŭ unu horon.

Huang Lingcai, ĉefdezajnisto de AG600, diris, ke la sukcesa virga flugo faris Ĉinion unu inter la malmultaj landoj de la mondo, kiuj kapablas fari grandan amfibian aviadilon.

La aviadilo, movata per kvar turbinhelicaj motoroj faritaj de Ĉinio mem, havas 39,6-metro-longan fuzelaĝon kaj ĉirkaŭ 38,8-metran enverguron.

La Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj sabate publikigis komunikaĵon, bonvenigante la interkonsenton pri batalhalto inter sud-sudana registaro kaj la ribelaj grupoj.

La komunikaĵo diris, ke la interkonsento pri batalhalto alportas iom da espero al la sud-sudana popolo suferanta de la milito. Ĝi vokis ĉiujn partiojn de la lando senrezerve subteni efektivigon de la interkonsento kaj ne rompi la atendon de la popolo.

La 21an de decembro en la etiopa ĉefurbo Adisabebo, la sud-sudana registaro kaj la ribelaj grupoj subskribis la interkonsenton pri batalhalto. Laŭ la interkonsento, ĉiuj partioj de la konflikto devas haltigi malamikajn agojn, fini ĉian perforton kaj permesi senbaran aliron de humanitaraj materialoj. La interkonsento validiĝis en la 24a de decembro, kio faris gravan paŝon por fini la 4-jaran armitan konflikton en la lando.

La malakordo ekde 2013 inter sud-sudana prezidento Salva Kiir kaj eksa vicprezidento Riek Mashar estigis armitan konflikton en la tuta lando, kaŭzante gravajn humanecajn sekvojn.

Aŭstra ĉefministro Sebastian Kurz diris dimanĉe, ke politiko de la Eŭropa Unio pri distribuado de rifuĝintoj laŭ kvoto kaŭzos gravan sekvon de dividiĝo de la unio. Li petis la EU ŝanĝi la nunan politikon pri rifuĝintoj por mildigi internan malakordon kaŭzitan pro invado de rifuĝintoj.

Kurz diris dum intervjuo kun germana ĵurnalo, ke la membroŝtatoj de la EU havas memdecidan rajton pri akcepto de rifuĝintoj kaj kvoto de rifuĝintoj, kaj la distribuado de rifuĝintoj laŭ kvoto kondukos la union sur malĝustan vojon.

Kurz diris, ke estas tute sensenca la diskuto kiel lasi la membroŝtatojn akcepti rifuĝintojn laŭ kvoto, ĉar la plejparto de la rifuĝintoj al Eŭropo tute ne volas resti laŭ la plano de la EU en Bulgario kaj Hungario, sed iros al Germanio, Svedio kaj aliaj socialemaj landoj. Li aldonis, ke laŭ la nuna politiko de la EU, estas tute ambigua la distingo inter rifuĝintoj kaj ekonomiaj enmingrintoj.

Proparolante pri ĝusta rimedo, li opiniis, ke la EU devas unue liveri helpojn al la landoj, de kiuj venas la rifuĝintoj, por malhelpi la eliron de rifuĝintoj; kiam tajdo de rifuĝintoj aperus neeviteble, la EU devus preni ĉiajn manierojn, inkluzive de la milita, por helpi starigon de bufraj zonoj en landoj ĉirkaŭ fonto-landoj de rifuĝintoj.

Israelaj amaskomunikiloj raportis sabate, ke Israelo retiros sin el Unesko antaŭ la fino de 2017.

Ĉefministro Benjamin Netanyahu vendrede instrukciis la reprezentanton de Israelo al Unesko formale iri el la organizo antaŭ la 31a de decembro. Proparolanto de la israela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Israelo faris la decidon pro tio, ke Unesko intencis apartigi la judan historion disde la israela teritorio.

Iu israela altranga oficialulo diris, ke se Unesko kondukos reformon kaj ŝanĝos sian sintenon pri Israelo antaŭ la fino de la venonta jaro, Israelo retiros sian decidon.

La egipta Ministerio de Internaj Aferoj anoncis dimanĉe, ke 9 teroristoj estis mortigitaj dum sekuriga agado en la nordorienta egipta provinco Sharqiya. La ministerio diris en deklaro, ke la egipta sekurectrupo mortigis la teroristojn en batalo dum atako kontraŭ farmbieno en Sharqiya, kiu estis uzata kiel kaŝejo kaj trejnejo por teroristoj partoprenintaj en atakoj en Nord-Sinajo.

La deklaro diris, ke en alia kontraŭterorisma agado en la ĉefurbo Kairo, 9 suspektataj teroristoj kun mitralo, municioj kaj eksplodaĵoj estis arestitaj. Ĝi aldonis, ke 4 el la 9 arestitoj partoprenis en la atako kontraŭ sekureckontrolejo en julio, kiu vundis konskripton kaj civitanon, ĉar la polico trovis ĉe ili deklaron, preparitan de ili por deklari la respondecon pri la atako. La deklaro diris, ke ankaŭ tekkomputilo estis trovita kun fotoj faritaj de membroj de la grupo dum trejniĝo pri uzado de armiloj en dezertaj regionoj.

Antaŭ nelonge, komunikaĵo de la tajlanda registaro publikigis ordonon de la nacia komitato pri konservado de paco kaj ordo. Tajlando amendos la leĝon pri politikaj partioj, kaj laŭgrade nuligos malpermesojn al politikaj partioj.

Tajlanda vicĉefministro Wissanu Krea-ngam diris, ke la registara komunikaĵo deklaris amendi la leĝon pri politikaj partioj kaj longigi la daŭron de preparo de politikaj partioj por ĝenerala elekto, kaj tiuj laboroj estos plenumitaj en kvar periodoj. Ĉiuj malpermesoj al politikaj partioj estos nuligitaj en la kvara periodo. Li aldonis, ke antaŭ la kompleta nuligo, la registaro malstreĉos iujn rimedojn por ke la partioj povu fari preparon antaŭ la elekto, tamen kongresoj de politikaj partioj povas esti okazigitaj nur post la kompleta nuligo de la malpermesoj.

Lokaj amaskomunikiloj raportis vendrede, ke la usona Federacia Buroo de Enketo malsukcesigis intencon de terorisma atako pri eksplodigo de la Varfo 39, komerca centro sur la okcidenta marbordo.

Everitt Aaron Jameson, eksa membro de la usona marinfanterio, estis arestita vendrede kaj akuzita pri intenco liveri materialan subtenon al eksterlanda terorisma organizo. La 26-jara suspektato estis akuzita pri komploto detonaciigi eksplodaĵojn kaj pafi al homamasoj en la regiono Varfo 39 en Kristnasko.

La turka registaro dimanĉe eksigis 2 756 dungitojn, inkluzive de registaraj funkciuloj, akademiuloj kaj militaj personoj, kiuj estis akuzitaj pri ligiteco kun la movado Gulen aŭ aliaj terorismaj grupoj.

Laŭ du novaj leĝaj dekretoj publikigitaj en la Oficiala Gazeto, 637 soldatoj de la turka armeo estis forpelitaj.

Ĉirkaŭ 360 oficialuloj estis eksigitaj el la Ĝenerala Komandejo de Ĝendarmaj Trupoj, kaj 341 homoj el la Direkcio de Religiaj Aferoj estis maldungitaj.

La novaj dekretoj ankaŭ ordonas fermi 17 instituciojn, inkluzive de sep asocioj, du lokaj ĵurnaloj kaj hospitalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin