Israelo sin retiros el Unesko

(GMT+08:00) 2017-12-25 11:38:39     Redaktoro:Yu

Israelaj amaskomunikiloj raportis sabate, ke Israelo retiros sin el Unesko antaŭ la fino de 2017.

Ĉefministro Benjamin Netanyahu vendrede instrukciis la reprezentanton de Israelo al Unesko formale iri el la organizo antaŭ la 31a de decembro. Proparolanto de la israela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Israelo faris la decidon pro tio, ke Unesko intencis apartigi la judan historion disde la israela teritorio.

Iu israela altranga oficialulo diris, ke se Unesko kondukos reformon kaj ŝanĝos sian sintenon pri Israelo antaŭ la fino de la venonta jaro, Israelo retiros sian decidon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin