Entreprenada rakonto de Luo Fuhua kaj ŝia filino

(GMT+08:00) 2017-12-26 14:07:02     Redaktoro:Selena

En 2017 ŝi starigis sian firmaon pri produktoj el herbeca planto, kaj pli ol 100 familioj el najbaraj kvar vilaĝoj faras teksadon kune kun ŝi, kaj la enspezo de po unu familio en unu jaro kreskas je almenaŭ 15 miloj da juanoj.

Luo Fuhua kaj ŝia filino Hai Huizhen

La malgranda firmao disvolviĝas bonege, tamen Luo Fuhua estas ne kontentas je la nuna stato. Ŝi planas plibonigi desegnon kaj altranĉon de tradiciaj lisuaj vestoj. Ŝi vokis sian filinon Hai Huizhen, kiu laboris en la urbo Kunming, reveni hejmen por ke tiu heredu la tradician metiarton kaj alportu novan pensmanieron por disvolvo de la entrepreno.

"Multaj gejunuloj havas preferon al la modaĵoj, sed ne atentas sian propran etnan kulturon. Nun mi ne plu tiel pensas. Kiel lisua fraŭlino, mi devas ellerni teksadon. Cetere avinoj kaj pli aĝaj onklinoj de nia vilaĝo subtenas nian aferon."

Sub gvidado de la patrino, la filino sciis kiel teksi, ŝi ankaŭ partoprenis en elektado organizita de Societo de la Lisuoj pri ĉielarkaj anĝeloj, en kiu ŝi disvastigas la etnan kulturon kiel reprezentanto. Nuntempe Hai Huizhen ofte partoprenas en sociaj aktivecoj por diskonigi la kulturon de la lisuoj, ŝi ankaŭ estis elektita kiel estro de la kultura kaj industria departemento de la societo. Ŝi diris, ke krom subteno de la aŭtoritato kaj la societo, ankaŭ ŝi mem devas klopodi por ke la produktoj faritaj de ŝi estas sufiĉe bonkvalitaj.

Restoracio de Luo Fuhua

Klopodoj de la patrino kaj filino ligi heredon de la tradicia metiarto kun elimino de malriĉeco estas akceptitaj kaj apogitaj de la aŭtoritato. La loka registaro starigas platformojn por disvastigi la industrion kaj tiel altigi la vivnivelojn de la lokaj lisuoj, ekzemple organizi aktivecojn dum la plej solena tradicia festo Kuoshi kaj inviti personojn el diversaj rondoj partopreni kaj koni la metion. Nun la patrino kaj filino atribuas grandan gravecon al desegno kaj disvastigo de lisuaj vestoj kaj ornamoj kaj faras malsamajn produktojn konformajn al diversaj klientoj, la filino planas disvolvi surretan vendadon kaj la patrino provas fari artefaritan reproduktadon de la herbeca planto, ĉar la rikolto de la natura herbeca planto estas elkreskita en nur unu sezono en unu jaro, malgranda produktkvanto malhelpas disvolviĝon de la firmao, kaj tiel la nombro de homoj liberigitaj de malriĉeco estas limigita de la kondiĉoj.

"Nia celo estas antaŭenpuŝi la ekonomian disvolviĝon de la lisuoj per niaj klopodoj."

Pri la estonteco, Luo Fuhua kaj ŝia filino Hai Huizhen planas marŝi stabile por ke la afero estu antaŭenpuŝita kun certeco. Luo Fuhua diris, ke por ili estas tre grave heredi la tradiciajn metiartaĵojn kaj disvastigi la kulturon per la merkato, tiel pli multaj lisuoj profitas de disvolviĝo de la industrio.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin