Novaĵoj  (Decembro 26)

(GMT+08:00) 2017-12-26 16:48:53     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de decembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina kaj afgana ministroj pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis en Pekino; Ĉinio sukcese sendis telesensajn satelitojn al la kosmo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia afgana paralelulo Salahuddin Rabbani lunde en Pekino, kiu estas ĉi tie por ĉeesti kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio, Afganio kaj Pakistano.

Wang diris, ke Afganio estas grava partnero en la iniciato Zono kaj Vojo, kaj Ĉinio esperas akordigi sian evoluigan strategion kun la afgana kaj vastigi kunlaboron. Ĉinio esperas vidi procezon de ampleksa kaj inkluziva politika repacigo en Afganio, kiun gvidas kaj havas la afgana popolo mem.

La dato de la triflanka ministra kunveno, la unua tiaspeca, estas fiksita je mardo en Pekino.

Wang diris, ke la kunveno celas starigi komunikan platformon por Afganio kaj Pakistano, kaj plifortigi triflankan kunlaboron. Li vokis la du landojn starigi fidon, akceli komprenon kaj plibonigi rilatojn.

Ĉinio sukcese sendis al la kosmo telesensajn satelitojn marde frumatene je la 3a horo kaj 44 minutoj laŭ pekina tempo per la portoraketo Changzheng-2C el la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

Ĉinio proklamis la ĵeton sukcesa, post kiam la satelitoj eniris sian destinitan orbiton. Kiel la tria parto de la projekto Yaogan-30, la satelitoj kondukos sondon de elektromagneta medio kaj aliajn eksperimentojn. La ĵeto estas la 260-a misio de la portoraketa familio Changzheng.

La ĉina Ministerio de Komerco lunde decidis forĝi Ĉinion en ekonomian kaj komercan giganton en ĉiuj aspektoj ĝis 2050.

Ĉina ministro pri komerco Zhong Shan diris en kunveno, ke en la lastaj kvin jaroj, la enlanda konsumo, eksterlandaj komerco kaj investo de Ĉinio superis multajn aliajn ekonomiojn, metante solidan fundamenton por ekonomia kaj komerca forto.

Zhong diris, ke antaŭ 2020, Ĉinio devas firmigi sian pozicion kiel granda lando de ekonomio kaj komerco. La celo esti komerca giganto devas esti fundamente plenumita ĝis 2035 kaj atingita en ĉiuj aspektoj ĝis 2050. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por atingi la celon pli frue.

Ĉinio estis la plej granda eksportanto de la mondo kaj dua plej granda importanto dum ok sinsekvaj jaroj. La merkata porcio de la eksportado de Ĉinio en la mondo kreskis de 10,4% en 2011 ĝis 13,2% en 2016.

Deklaro de la ministerio diris, ke la komerca kresko de Ĉinio kontribuis al la tutmonda ekonomia kaj komerca reprosperigo, ĉar ĉinaj produktoj profitigas homojn en la tuta mondo, kaj la importado helpas la disvolviĝon de komercaj partneroj.

La unua kunveno de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri mezurado kaj mapado okazos en novembro de la venonta jaro en la urbo Deqing de la orienta ĉina provinco Zhejiang.

Ĝi estas la plej altnivela internacia kunveno pri mezurado kaj mapado en Ĉinio. Ĝenerala vicsekretario de UN Liu Zhenmin diris, ke la partoprenantoj interŝanĝos opiniojn pri la plej novaj atingoj en mezurado kaj mapado kaj konkretaj rimedoj subtenantaj la Tagordon 2030 de UN pri Daŭripova Disvolvado. Ili ankaŭ prezentos proponojn en la kunveno por trakti tutmondajn defiojn en la sektoro.

Kun la disvolviĝo de novaj teknikoj, inkluzive de satelita navigado kaj artefarita inteligenteco, UN establis la Komitaton de Specialistoj pri Administrado de Tutmonda Geologia Informo en 2011 kaj lanĉis la plej altnivelan registaran kunordigan mekanismon de la sektoro.

La kunveno estos sponsorita de UN kaj okazigita de la ĉina Nacia Administracio pri Mezurado, Mapado kaj Geoinformo kaj la Popola Registaro de Zhejiang-provinco.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov lunde proponis, ke Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) haltigu provokon unu al la alia kaj komencu senkondiĉan dialogon.

Lavrov faris la proponon dum ekskluziva intervjuo kun rusa televido. Li diris, ke la rusa flanko proponas, ke Usono kaj la KDPR unue haltigu provokon unu al la alia kaj poste komencu senkondiĉan dialogon, kiu povas esti okazigita en duflanka maniero de Usono kaj la KDPR aŭ plurflanka maniero kun partopreno de aliaj landoj.

Lavrov diris, ke en septembro Rusio ricevis signalon el Usono, ke ĝi volas komenci dialogon pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Usono diris, ke ĝi ne havas planon pri militekzercado en la periodo antaŭ la venonta printempo kaj esperas, ke la du flankoj komencos dialogon en tiu ĉi tempo.

Lavrov aldonis, ke la rusa flanko transdonis la usonan signalon al la KDPR, kaj la lasta ne rifuzis tion. Sed kiam komenciĝis la preparo, Usono subite anoncis okazigi militekzercadon ekster la plano, kaj al tio reagis la KDPR per provpafo de balista misilo.

Parlamentaj prezidantoj el Ĉinio, Pakistano, Afganio, Irano, Rusio kaj Turkio kunvenis en la pakistana ĉefurbo Islamabado de la 24a ĝis la 25a de decembro. Ili diskutis pri du ĉefaj temoj: batalo kontraŭ terorismo, interligo kaj interlaboro, kaj adoptis Deklaracion de Islamabado. Vciprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, Zhang Ping, ĉeestis la kunvenon.

Zhang diris en la kunveno, ke terorismo estas minaco al sekureco de la regiono kaj la internacia komunumo, kaj neglata interligo estas unu el la gravaj faktoroj, kiuj limigas disvolvadon de ĉiuj landoj. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por intensigi kunlaboron en batalo kontraŭ terorismo kaj konservi pacon kaj trankvilon de la regiono. Li aldonis, ke en oktobro la Komunista Partio de Ĉinio sukcese okazigis la 19an Nacian Kongreson, kaj la kunveno desegnis ambiciajn planojn pri atingo de la du centjaraj celoj de la lando. Ĉinio volas dividi oportunojn de disvolvado kun ĉiuj aliaj landoj por krei belajn viziojn.

Irana ĵurnalo raportis lunde, ke la Plej Supera Kortumo de Irano aprobis la mortkondamnon kontraŭ irana esploristo pro spionado por la israela sekretservo Mossad.

Tehrana prokuroro Abbas Jafari-Dolatabadi diris, ke la kondamnito Ahmad Reza Jalali konfesis, ke li havis ok renkontiĝojn kun agentoj de Mossad, kaj ke li ricevis monon kiel rekompencon.

La prokuroro diris, ke Jalali transdonis al agentoj de Mossad informojn pri projektoj rilataj kun la Ministerio de Defendo kaj la Atom-Energia Organizo de Irano, inkluzive de informoj pri fabrikoj de la organizo, planoj de la ministerio kaj projektoj pri gravaj konstruaĵoj apartenantaj al la ministerio kaj la organizo. Krome, li ankaŭ liveris al Mossad la nomojn kaj informojn de altrangaj oficialuloj de la organizo kaj la ministerio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin