Ĉinio okazigos unuan geoinforman kunvenon de UN

(GMT+08:00) 2017-12-26 11:22:03     Redaktoro:Yu

La unua kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri mezurado kaj mapado okazos en novembro de la venonta jaro en la urbo Deqing de la orienta ĉina provinco Zhejiang.

Ĝi estas la plej altnivela internacia kunveno pri mezurado kaj mapado en Ĉinio. Ĝenerala vicsekretario de la UN Liu Zhenmin diris, ke la partoprenantoj interŝanĝos opiniojn pri la plej novaj atingoj en mezurado kaj mapado kaj konkretaj rimedoj subtenantaj la Tagordon 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado. Ili ankaŭ prezentos proponojn en la kunveno por trakti tutmondajn defiojn en la sektoro.

Kun la disvolviĝo de novaj teknikoj, inkluzive de satelita navigado kaj artefarita inteligenteco, la UN establis la Komitaton de Specialistoj pri Administrado de Tutmonda Geologia Informo en 2011 kaj lanĉis la plej altnivelan registaran kunordigan mekanismon de la sektoro.

La kunveno estos sponsorita de la UN kaj okazigita de la ĉina Nacia Administracio pri Mezurado, Mapado kaj Geoinformo kaj la Popola Registaro de Zhejiang-provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin