Novaĵoj  (Decembro 27)

(GMT+08:00) 2017-12-27 16:44:26     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 27a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio diskutos la proponon pri parta amendo de la ĉina konstitucio; Ĉinio, Pakistano kaj Afganio konsentis diskuti pri longigo de ekonomia koridoro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede decidis inkluzivi la diskuton pri propono koncerna al parta amendo de la ĉina konstitucio kiel gravan tagordon de la dua plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ en januaro.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la merkredan kunvenon de la politika buroo, kiu ankaŭ aŭdis la laborraporton de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ kaj diskutis pri la kontraŭkorupta laboro de la partio en 2018.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio, Pakistano kaj Afganio marde konsentis diskuti pri manieroj por etendi la Ĉina-Pakistanan Ekonomian Koridoron al Afganio.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris al raportistoj post kunveno de la triflanka ministra kunveno, ke laŭ longperioda vidpunkto, tra Afganio, ni laŭgrade kunligos la Ĉina-Pakistanan Ekonomian Koridoron kun la Okcident-Azia Ekonomia Koridoro. Wang diris, ke kiel grava najbaro de Ĉinio kaj Pakistano, Afganio havas urĝan deziron evoluigi sian ekonomion kaj plibonigi popolan vivtenon, kaj volas integri sin en la procezon de regiona interligo. Li diris, ke ili decidos specifajn kunlaborajn projektojn kaj manierojn de kunlaboro per interkonsiliĝo surbaze de egaleco. Li aldonis, ke plibonigi vivtenon en landlimaj regionoj eble fariĝos punkto de eniro por la longigo. La tri partioj konsentis ebligi pli vastan interligitecon sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

La Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro estas reto de aŭtovojoj, fervojoj, pipelinoj kaj optikaj kabloj kaj gvida projekto sub la iniciato Zono kaj Vojo, nun konstruata en Pakistano.

Altrangaj membroj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la japana reganta koalicio, formita de la Liberal-Demokratia Partio kaj ĝia koalicia partnero, Komeito, renkontiĝis en la orienta ĉina provinco Fujian de la 25a ĝis al 26a por okazigi la sepan kunvenon de la mekanismo de interŝanĝo inter regantaj partioj de Ĉinio kaj Japanio. La reprezentantoj diskutis pri politiko, ekonomio kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke regantaj partioj de la du landoj devas efektivigi la gravan interkonsenton atingitan de la du gvidantoj, cementi reciprokan politikan fidon, konvene trakti la malkonsentojn kaj plifortigi kunlaboron kaj interpopolajn interŝanĝojn por plibonigi duflankajn rilatojn kaj akceli disvolvadon de la rilatoj en ĝusta vojo.

Ĝenerala sekretario de la Liberal-Demokratia Partio, Toshihiro Nikai, ĝenerala sekretario de la partio Komeito, Yoshihisa Inoue, kaj prezidanto de la Japana Komerca Federacio, Sadayuki Sakakibara, konsentis, ke la kunveno havas gravan signifon por antaŭenigi reciprokan politikan fidon kaj helpi plibonigon de duflankaj rilatoj.

Grupo da partizanoj de rusa prezidento Vladimir Putin marde okazigis oficialan kunvenon, unuanime rekomendante lin kiel sendependan kandidaton al la prezidenta elekto de la venonta jaro.

668 partizanoj kunvenis kaj sin registris kiel membrojn de la rekomenda grupo. Ili unuanime konsentis rekomendi Putin kiel sendependan kandidaton al la prezidenta elekto. La membroj de la rekomenda grupo inkluzivas parlamentanojn de la Dumao kaj la Federacia Konsilio, aktorojn, muzikistojn, kuracistojn, instruistojn kaj aliajn personojn el diversaj rondoj de la socio.

Usono marde publikigis sankciojn kontraŭ du civitanoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko je la preteksto, ke ili partoprenis en la balist-misilaj programoj de la lando. La usona Ministerio de Financo diris en deklaro, ke laŭ la agado, ĉiuj posedaĵoj aŭ interesoj de la enlistigitaj personoj en Usono estos frostigitaj, kaj transakcioj de usonanoj kun tiuj personoj estas ĝenerale malpermesitaj.

Streĉeco en la Korea Duoninsulo atingis senprecedencan nivelon en ĉi tiu jaro, ĉar la KDPR kondukis nuklean provon kaj multfoje pafis misilojn, dum Usono kaj Sud-Koreio senĉese okazigis komunajn militekzercadojn.

Rusa ministro pri defendo Sergey Shoygu diris marde, ke Rusio entreprenas formi konstantajn trupojn en siaj militbazoj Hmeymim kaj Tartus en Sirio.

Laŭ raporto de la retejo de la rusa Ministerio de Defendo, Shoygu faris la rimarkojn en telekonferenco de la rusa armeo. Li diris, ke prezidento Vladimir Putin aprobis ĉefajn garnizonejojn, strukturojn kaj personarojn de la trupoj en la militbazoj Hmeymim kaj Tartus en Sirio, kaj la Ministerio de Defendo jam komencis organizi konstantajn trupojn.

La Rusa Federacia Konsilio marde ratifis la interkonsenton, skribitan de la rusa kaj siria registaroj en la 18a de januaro, pri uzado kaj grandigo de la mararmea bazloko Tartus. Laŭ la interkonsento, Rusio povas senpage uzi la bazlokon kaj proksiman maron kaj restigi en la proksima maro maksimume 11 militŝipojn. La interkonsento estas valida por 49 jaroj, kaj la daŭro estos aŭtomate longigita por pliaj 25 jaroj sen malkonsento de la du landoj.

La siria novaĵ-agentejo raportis marde, ke batalaviadilo de la siria aerarmeo estis paffaligita de ekstremisma grupo tiutage en la sira centra provinco Hamah, kaj mortis la piloto.

La raporto diris, ke la aviadilo estis faligita dum atako kontraŭ objektivoj de ekstremisma grupo en la norda parto de la provinco Hamah. Tiutage la siria aerarmeo lanĉis atakojn kontraŭ objektivoj de ekstremisma grupo en la norda parto de la provinco Hamah kaj la sudorienta parto de la provinco Idlib, mortigante multajn ekstremistojn kaj ruinigante grandan nombron da instalaĵoj.

La sudana registaro diris marde, ke en diplomatio, Sudano ne elektos flankojn nek volas esti membro de iu ajn regiona alianco.

Sudana ministro pri eksterlandaj aferoj Ibrahim Ghandour diris tiutage en gazetara konferenco, ke Sudano neniam estis unu el membroj de regiona alianco, sed ĝi malfermas sin al ĉiuj landoj, kiuj rigardas ĝin kiel bonan amikon kaj amas pacon. Li aldonis, ke Turkio estas delonga frato-lando de Sudano, tamen la sudana registaro neniam aliĝis kaj ne volas aliĝi iun ajn regionan aliancon.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan marde finis sian 3-tagan viziton al Sudano. Tio estis la unua vizito de turka prezidento al Sudano de post ĝia sendependiĝo en 1956. Dum la restado, Erdogan okazigis kelkajn intertraktadojn kun sudana prezidento Omar al-Bashar, kaj la du flankoj subskribis 12 interkonsentojn pri kunlaboro en ekonomio, militafero, politiko kaj kulturo. Bashir diris lunde, ke Sudano nuligos obstaklojn al kunlaboro kun Turkio en investado por faciligi komercon inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin