Novaĵoj  (Decembro 28)

(GMT+08:00) 2017-12-28 16:51:47     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 28a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio finis sian sesion; Putin prezentis dokumentojn pri kandidateco al prezidenta elekto 2018. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. En la programero Socia Vivo, vi aŭdos raporton pri entreprenada rakonto de Luo Fuhua kaj ŝia filino. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso fermis sian sesion merkrede, adoptante novajn leĝojn, amendojn kaj decidojn pri leĝoj kaj reformoj.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, prezidis la ferman kunvenon. Zhang diris, ke la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro okazigita en la lasta merkredo desegnis planon pri la ekonomia laboro de la lando en 2018, kaj la leĝdonantoj devas fari sian laboron en leĝfarado kaj kontrolado laŭ decidoj kaj politikoj de la konferenco.

La plej alta leĝdona instanco adoptis du leĝprojektojn, inkluzive de amendo al la Leĝo pri Terkultivistaj Specialigitaj Kooperativoj kaj decidon pri vastigo de la provprogramo permesanta al terkultivistoj en elektitaj regionoj hipoteki siajn rajtojn pri uzo de tero kaj rajtojn de loĝeja proprieto, meze de la klopodoj por vigligo de la kamparo.

La amendo al la Leĝo pri Terkultivistaj Specialigitaj Kooperativoj donas al tiuj specialigitaj kooperativoj leĝan statuson egalan kun aliaj merkataj entoj kaj rajtojn pri investado en entreprenoj.

Aprobita en decembro de 2015, la provprogramo pri hipoteko de rajtoj pri uzo de kontraktita tero estis efektivigita en 232 lokoj inkluzive de la pekina distrikto Daxing, kaj tiu pri hipoteko de kamparaj proprietaj rajtoj estis testita en 59 lokoj inkluzive de la gubernio Jixian en Tianjin.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) diris merkrede, ke la ĉina armita polico estos sub la komando de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono ekde la 1a de januaro, 2018.

Laŭ dokumento, la armita polico estos fako sub la la Centra Milita Komisiono kaj ne plu estos enlistigita sub la Ŝtata Konsilio. Deklaro diris, ke kunordigaj mekanismoj estos starigitaj inter la centraj kaj lokaj aŭtoritatoj kaj la armita polico. La Centra Komitato de la KPĈ urĝas registarojn sur ĉiuj niveloj, la Popolan Liberigan Armeon kaj la armitan policon efektivigi la decidon kaj certigi glatan transigon.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede prezentis al la Centra Elekt-Komitato dokumentojn necesajn por oficiale komenci sian kampanjon de la prezidenta elekto de 2018

Rusaj televidaj kanaloj montris, ke Putin atingis la sidejon de la Centra Elekt-Komitato kaj persone transdonis la dokumentojn al oficialulo. La dokumentoj, televide montritaj, inkluzivas peticion pri registriĝo de rekomenda grupo de subtenantoj, deklaron de konsento por konkurado pri prezidenteco, konfirmon de biografia datumo, kaj informojn pri enspezo kaj proprieto.

La 6an de decembro, Putin anoncis, ke li serĉos novan oficperiodon en la prezidenta elekto de la venonta jaro dum renkontiĝo kun dungitoj de aŭtofabriko en la rusa urbo Nizhny Novgorod. Li elektis konkuri pri prezidenteco kiel sendependa kandidato, kaj tial, post la necesa ekzamenado pri la aŭtentikeco de prezentitaj dokumentoj, li estos permesita komenci kolekti ne malpli ol 300 mil signaturojn el siaj subtenantoj por registriĝi kiel kandidato en la konkurado.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Heather Nauert diris merkrede, ke usona ŝtatsekretario Rex Tillerson marde konversaciis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov per la telefono. Ili diskutis pri la demandoj de Ukrainio, Sirio kaj la Korea Duoninsulo.

Nauert diris en deklaro, ke Tillerson esprimis maltrankvilon pri la eskaladiĝinta perforto en orienta Ukrainio, kaj esperis, ke reprezentantoj de Rusio revenos al la komuna centro de monitorado kaj kunordigo pri batalhalto kaj stabileco ĉe la limoj de ĉiuj partioj en orienta Ukrainio por mildigi perforton.

La du flankoj diskutis ankaŭ pri la demando de Sirio kaj pri la graveco subteni la ĝenevan intertraktadon kaj pace solvi la konflikton en Sirio. Ili konsentis fari pluajn klopodojn por realigi sennukleigon de la Korea Dunoinsulo per diplomatia vojo.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en la 18a de decembro, ke Ukrainio oponis ĉiujn dokumentojn kaj kondutnormojn de la komuna centro de monitorado kaj kunordigo kaj limigis la militajn reprezentantojn de Rusio proksimiĝi al la limo de ĉiuj partioj, la rusaj reprezentantoj en tiu ĉi centro jam ne povas konduki plu siajn laborojn.

La ukraina registaro kaj porsendependiĝaj ribeluloj en la orienta parto de la lando merkrede efektivigis la plej grandan interŝanĝon de kaptitoj de post la eksplodo de la konflikto en aprilo 2014, laŭ la raportoj.

Ukraina prezidento Petro Poroshenko skribis en la socia komunikilo Facebook, ke dum la interŝanĝo, la ribeluloj en Donecko kaj Luhansko transdonis 74 ukrainajn soldatojn kaj registarofavorajn civilulojn al Kievo.

Samtempe, la Luhanska Inform-Centro sub la regado de la ribeluloj, diris, ke la registaro liberigis 75 subtenantojn de luhanskaj ribeluloj, sed du el ili rifuzis reveni al la regiono regata de la ribeluloj.

Daria Morozova, rajtoprotektisto de la memdeklarita Donecka Respubliko, diris, ke finiĝis ankaŭ la interŝanĝo de kaptitoj inter Kievo kaj Donecko. Ŝi tamen ne specifis la nombron da homoj, kiuj estis transdonitaj al Donecko.

Ukrainaj amaskomunikiloj diris poste, ke Kievo transdonis 238 homojn al la regiono regata de la ribeluloj kaj 165 el ili iris al Donecko.

La ĉefstabejo de la turka armeo publikigis deklaron merkrede, dirante, ke turkaj militaviadiloj tiutage atakis objektivojn de la Kurda Laborista Partio, mortigante 9 kurdajn batalistojn.

La deklaro diris, ke la ĉefaj objektivoj de la aeratako troviĝis en nordaj irakaj regionoj, kaj tiam tiuj batalistoj intencis lanĉi atakon kontraŭ Turkio laŭlonge de la turka-iraka landlimo. La aeratako ruinigis bunkrojn kaj tenejojn de armiloj.

La Kurda Laborista Partio, fondita en 1979, serĉas fondi per forto sendependan ŝtaton en la regionoj loĝataj de kurdoj ĉe la landlimoj inter Turkio kaj Irako kaj inter Irano kaj Sirio. Ĝiaj batalistoj plejparte aktivas en Irako kaj norda Sirio kaj ofte enŝteliĝas en Turkion por atako. Ĝi estas etiketita de Turkio, Usono kaj la Eŭropa Unio kiel terorisma organizo.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris merkrede, ke Israelo prenos rimedojn por malebligi fabrikadon de mortigaj armiloj kontraŭ ĝi kaj havas la plej fortan aerarmeon kontraŭ minacoj, kun la kapablo atingi celojn ĉe ĉiuj distancoj.

Netanyahu faris la rimarkojn en ceremonio de diplomiĝo de pilotoj de la aera armeo en la aerbazo Hatzerim en suda Israelo. Li diris, ke Israelo ne permesas al Irano konstrui sian militbazon en Sirio kaj prenos rimedojn por malebligi tiajn minacojn. Li aldonis, ke Israelo ne permesas nek povas toleri eskaladitajn teruragojn de la Palestina Islama Rezist-Movado kaj aliaj terorismaj grupoj en Gazao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin