Novaĵoj  (Decembro 29)

(GMT+08:00) 2017-12-29 16:15:40     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 29a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi alvokis por pli da klopodoj en grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj; Rusio avertis, ke lokado de la usona antimisila sistemo Egido en Japanio influos rusa-japanajn rilatojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun ĉinaj diplomatiaj senditoj al fremdaj landoj, alvokante fari pli da klopodoj por antaŭenigi la grandlandan diplomation kun ĉinaj trajtoj.

En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi esprimis siajn sincerajn salutojn al la diplomatiaj senditoj pro ilia diligenta laboro kaj laŭdis la grandajn sukcesojn, kiujn atingis ili en la lastaj kvin jaroj. Li diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, kaj li instigas la diplomatojn kompreni la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj ĝuste kompreni la tendencon de la epoko kaj la internacia situacio. Li akcentis, ke diplomatoj devas esti absolute lojalaj al la partio, al la patrolando kaj al la popolo. Diplomatiaj senditoj devas defendi naciajn interesojn kaj nacian dignon, fari siajn kontribuojn al la patrolando kaj tutkore servi al la popolo. Li petis la diplomatojn akceli la konstruadon de nova tipo de internaciaj rilatoj kun kungajna kunlaboro ĉe la kerno kaj la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Li vokis ilin fari pli da klopodoj por grandigi la diplomatian aranĝon, konstrui la tutmondan reton de partnereco kaj antaŭenpuŝi konstruadon de la Zono kaj Vojo.

Prezidanto Xi ĵaŭde vokis Ĉinion kaj Japanion plifortigi interpartiajn interŝanĝojn kaj kunlaboron.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo en Pekino kun delegacio gvidata de Toshihiro Nikai, ĝenerala sekretario de la japana Liberal-Demokratia Partio, kaj Yoshihisa Inoue, ĝenerala sekretario de la partio Komeito, koalicia partnero de la Liberal-Demokratia Partio

Xi alte taksis la rolon de la mekanismo de interŝanĝo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Japanio en la antaŭenigo de duflankaj rilatoj, kaj laŭdis la klopodojn faritajn de Nikai kaj Inoue por akceli interŝanĝojn inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Japanio. Li diris, ke ili plifortigis duflankajn praktikan kunlaboron kaj amikecon.

Nikai kaj Inoue diris, ke la reganta koalicio de Japanio volas plifortigi komunikadon kaj interŝanĝon kun la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj fari pli grandajn kontribuojn al la disvolvado de japana-ĉinaj rilatoj.

La saman tagon, ankaŭ ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, renkontiĝis kun la japana delegacio. Yang diris, ke stabilaj ĉina-japanaj rilatoj konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj. Li vokis la du landojn pliigi politikan reciprokan fidon kaj profundigi reciprokprofitan kunlaboron por longtempa disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris ĵaŭde, ke la decido de Japanio pri lokado de la usona antibalistmisila sistemo Egido alportos negativan influon al rusa-japanaj rilatoj.

Zakharova faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Ŝi diris, ke estas maltrankviliga la decido de Japanio pri lokado de la usona antibalistmisila sistemo Egido sur ĝia teritorio, ĉar la decido iras en la kontraŭa direkto de klopodoj de la regiono por paco kaj stabileco. Similaj rimedoj de Japanio alportos negativan influon al rilatoj inter Rusio kaj Japanio, inkluzive de subskribo de Traktato de Paco. Zakharova aldonis, ke lokado de la antibalistmisila sistemo Egido en Japanio estas paŝo de Usono al ekspansiigo de la tutmonda antimisila sistemo, kaj fakte, tio estas refoja malobservo de la Traktato pri Mezdistancaj Misiloj fare de Usono sub la japana helpo.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde, ke la merkreda eksplodigo en superbazaro en Sankt-Peterburgo estis terorista ago.

La retejo de Kremlo diris, ke Putin diris, ke la eksplodigo en superbazaro en Sankt-Peterburgo estas terorista atako, kaj li jam ordonis la Federacian Sekurecan Servon kapti la atakantojn kiel eble plej baldaŭ. Li aldonis, ke leĝplenumantoj povas mortpafi teroristojn, kiam ili alfrontas vivminacon dum la agado.

La afganaj aŭtoritatoj diris, ke 41 homoj estis mortigitaj kaj 84 aliaj vunditaj ĵaŭde, post kiam du sinmortigaj bombatakoj kaj eksplodo de alia bombo balancis la kulturan centron en la okcidenta kvartalo de la afgana ĉefurbo Kabulo.

Wahid Majroh, proparolanto de la afgana Ministerio pri Publika Sano, diris al raportistoj, ke inter la mortintoj en la ĵaŭdaj terorismaj atakoj estis kvar virinoj kaj du infanoj, kaj ok virinoj estis inter la vunditoj. La atako okazis matene. Teroristoj atakis la socian kaj kulturan centron Tebyan en la regiono Dasht-i-Barchi.

Kvin el la vunditoj estis en kriza stato kaj la plejparto de la vunditoj suferis gravajn brulvundojn. Kunveno okazis en la tri-etaĝa konstruaĵo antaŭ la eksplodoj en la dense loĝata regiono.

La Eŭropa Unio ĵaŭde deklaris liveri urĝan helpon kun la valoro de 570 000 eŭroj al Filipinoj por helpi aŭtoritatojn de la lando trakti sekvojn de la tropika ŝtormo Tembin.

La Ĝenerala Direkcio de la EU pri Humanitara Helpo kaj Civila Protekto tiutage publikigis avizon, dirante, ke la EU planas asigni 570 000 eŭrojn, kiuj estos uzataj por helpi suferintojn de la katastrofo en Filipinoj, precipe la plej vundeblajn familiojn en la insulo Mindanao. La avizo diris, ke la EU liveros al la suferintoj plej urĝe bezonatajn materialojn. La Ĝenerala Direkcio de la EU pri Humanitara Helpo kaj Civila Protekto jam sendis specialistojn al plej severe influitaj lokoj por taksi la situacion kaj esplori bezonojn de la suferintoj.

La 22an de decembro la tropika ŝtormo Tembin surteriĝis en la insulo Mindanao, estigante inundojn kaj terlavangojn. Pli ol 160 homoj mortis kaj 170 aliaj malaperis pro la katastrofo. Krome, pli ol 670 000 homoj suferis de la katastrofo kaj ĉirkaŭ 140 000 homoj estis delokitaj.

Turkio kaj Usono ĵaŭde anoncis, ke ili permesis plenan rekomencon de vizoservoj post tri-monata interrompo kaŭzita de diplomatia krizo.

La usona ambasadorejo en Ankaro unue anoncis, ke la usona Ŝtata Departemento rekomencis plenajn vizoservojn en Turkio. Ĝi diris en sia konto ĉe la socia komunikilo Twitter, ke surbaze de la garantioj donitaj de Ankaro, la Ŝtata Departemento certas, ke la sekureco estis plibonigita sufiĉe por permesi plenan rekomencon de vizoservoj en Turkio.

La ambasadorejo diris, ke Ankaro certigis al la usona ambasadorejo, ke neniu kroma loka dungito de la usona misio en Turkio estas sub enketo, kaj lokaj dungitoj de la usonaj ambasadorejo kaj konsulejoj ne estos retenitaj aŭ arestitaj pro plenumo de siaj funkciulaj devoj, inkluzive de komunikado kun turkaj oficialuloj, kaj turkaj aŭtoritatoj anticipe informos la usonan registaron, se la turka registaro intencas reteni aŭ aresti iun el la loka dungitaro de la usona ambasadorejo en la estonteco.

Nelonge post la usona deklaro, la turka ambasadorejo en Vaŝingtono deklaris en Twitter rekomencon de vizoservoj al usonaj civitanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin