Novjara mesaĝo de Wang Gengnian, direktoro de ĈRI, por 2018

(GMT+08:00) 2018-01-01 08:44:50     Redaktoro:Shanshan


Sojle de la jaro 2018, en la nomo de la tuta personaro de Ĉina Radio Internacia (ĈRI), sinjoro Wang Gengnian, direktoro de ĈRI pere de radio kaj interreto, adresas sinceran saluton kaj elkoran bondeziron al la transmara ricevantaro. Wang Gengnian diras, ke aŭskultantoj kaj retumantoj estas karaj amikoj de ĈRI. Danke al ilia atento kaj subteno, ĈRI povas marŝi pli kaj pli firme kaj forte. En la nova jaro ĈRI donos pli bonkvalitan kaj pli ĝustatempan servon pri informoj al la aŭskultantoj kaj retumantoj, kaj establos pli multajn kaj pli bonajn platformojn por ke niaj amikoj plibone konu Ĉinion kaj la tutan mondon. Nun bonvolu aŭskulti la novjaran mesaĝon de la direktoro de ĈRI, Wang Gengnian, por la jaro 2018.

"Karaj amikoj:

Jam eksonis la sonorilo de la nova jaro 2018. En tiu ĉi bela momento, nome de Ĉina Radio Internacia kaj de Ĉina Internacia Brodkasta Reto, kaj ankaŭ nome de mi mem, mi adresas al vi sinceran saluton kaj elkoran bondeziron. Kun vi ĉiam estu feliĉo, paco kaj beno!

Por la ĉinoj, 2017 estas signifoplena jaro. La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, sukcese okazinta, skizis planon por estonta disvolviĝo de Ĉinio, kaj kontribuis la saĝon kaj projekton de Ĉinio por tutgloba mastrumado. Nia aŭskultanto Franka Gulin diris: "La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas ne nur grava evento de Ĉinio, sed ankaŭ fokuso de la mondo. En la pasintaj 5 jaroj Ĉinio skribis okulfrapan historion; en la estonteco Ĉinio kreos novan brilon." En la komenco de la pasinta jaro la ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon ĉirkaŭ la temo "sortkomunumo de la homaro" en la Davosa Monda Ekonomia Forumo en Svisio; maje en Pekino okazis la Forumo de Unu Zono kaj Unu Vojo por Internacia Kunlaboro; septembre en la urbo Xiamen okazis Pintkunveno de BRICS-landoj kaj la Altnivela Dialogo inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj mondaj politikaj partioj. Ĉinio manifestis sian memfidon, toleremon kaj epokan respondecon en la konvinko kaj praktiko pri paco, disvolvo, reciprokaj profitoj kaj malfermo.

En la nuna epoko, la internacia situacio kaj forta kontrasto profunde ŝanĝiĝas, nova internacia ordo pri politiko kaj ekonomio rapide formiĝas, paco, disvolvo, kunlaboro kaj komuna gajno fariĝas nerezistebla historia fluo. Ni kredas, ke interŝanĝo kaj komunikado estas ponto por pliigi interkomprenon kaj amikecon. En la pasinta jaro Ĉina Radio Internacia marŝis, portante la taskojn pri patrolingva komunikado, ĉeloka komunikado, kunfandiĝa komunukado kaj kunlabora komunikado, paŝo post paŝo al modernaj novtipaj internaciaj amaskomunikiloj. Plenumante laborojn pri aŭdaĵo, videaĵo, retpaĝaro kaj gazetaro, ni klopodis disvolvi la serian markon pri "Ĉinio". Helpe de pluraj multlingvaj apoj kaj sociaj retejoj, ni uzis novajn mediatojn por konigi al la retumantoj veran, tridimensian kaj kompletan Ĉinion. Ni zorgeme faris mallongajn videaĵojn, H5, movbildojn, kaj aliajn novmediajn produktaĵojn por kontentigi malsamajn bezonojn de diverslandaj retumantoj; ni pozitive perfektigis kunlaboron kun eksterlandaj komunikiloj, esperante proksimiĝi al niaj amikoj kaj dividi kun ili novaĵojn kaj rakontojn de la tuta mondo; ni tradukis ĉinajn televidseriojn en multajn aliajn lingvojn por malfermi novajn fenestrojn kaj kanalojn al diverslandaj amikoj, por ke ili aŭskultu ĉinajn rakontojn kaj spertu la kolorriĉan Ĉinion.

Karaj amikoj, semo ne povas memkreski sen suno, pluvo kaj tero. Disvolviĝo de Ĉina Radio Internacia dependas de via subteno. En 2017 la nombro de interagoj de aŭskultantoj kaj retumantoj kun ĈRI kalkuliĝis al 95 milionoj. Ni jam havas 62 milionojn da fanoj ĉe eksterlandaj sociaj retejoj. La totala nombro de uzantoj de apoj ĉe ĈRI superis 260 milionoj. En la nomo de la laborantoj de Ĉina Radio Internacia, mi elkore dankas al vi ĉiuj.

En la nova jaro ni donos pli bonkvalitan kaj pli ĝustatempan servon pri informoj al la aŭskultantoj kaj retumantoj, kaj establos pli multajn kaj pli bonajn platformojn por ke niaj amikoj plibone konu Ĉinion kaj la tutan mondon.

Mi esperas, ke nia amikeco povas daŭri eterne. En la fino mi refoje deziras al vi ĉiuj novjaran feliĉon. Dankon!"

Karaj amikoj, ĵus ni elsendis la novjaran mesaĝon de Wang Gengnian, la direktoro de Ĉina Radio Internacia por 2018, al la transmara ricevantaro. Ni kore deziras al ĉiuj amikoj feliĉon kaj pli belan vivon en la nova jaro!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin