Novaĵoj (Januaro 1)

(GMT+08:00) 2018-01-01 18:09:04     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de januaro de la jaro 2018, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj rusa ŝtatestroj interŝanĝis novjarajn salutojn; ĝenerala sekretario de la UN urĝis la tutan mondon unuiĝi por trakti urĝajn defiojn en 2018. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dimanĉe, ke li volas labori kune kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin por cementi politikan kaj strategian reciprokan fidon kaj vastigi duflankan tutmondan pragmatan kunlaboron.

Xi faris la promeson en sia novjara salutmesaĝo al Putin. En la mesaĝo, Xi diris, ke en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimas sincerajn salutojn kaj bondezirojn al prezidento Putin kaj la rusa popolo. Li diris, ke Ĉinio klopodas antaŭenigi internacian strategian kunordigon kun Rusio kaj labori por novaj fruktoj en la disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li rimarkigis, ke 2018 kaj 2019 estos la jaroj de kunlaboro kaj interŝanĝo inter la du landoj sur lokaj niveloj, kio certe akcelos lokajn interŝanĝojn de Ĉinio kaj Rusio kaj helpos altigi la popularecon de la ideo, ke la du flankoj dividu longtempan amikecon kaj serĉu komunajn disvolviĝon kaj prosperon.

En sia responda mesaĝo, Putin diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj en 2017 akiris novan progreson, ĉar la kvanto de duflanka komerco realigis substancan disvolviĝon, kaj interŝanĝoj en la kampoj de tekniko, kulturo kaj interpopola interŝanĝo vigle disvolviĝis. La du landoj havis pli efikan kunordigon en internaciaj aferoj, kio estis grava kontribuo al traktado de tutmondaj tiklaj demandoj. Putin promesis, ke Rusio senĉese klopodos kune kun Ĉinio por profundigi sian ampleksan strategian partnerecon de kunordigo kaj profitigi la du popolojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sia sud-afrika paralelulo Jacob Zuma okaze de la 20a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke danke al la komunaj klopodoj en la pasintaj 20 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko realigis ampleksan kaj profundan disvolviĝon kaj estis plialtigitaj ĝis ampleksa strategia partnereco. Xi diris, ke fakto pruvis, ke firmigi kaj antaŭenigi tutmondan kunlaboron inter Ĉinio kaj Sud-Afriko konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj du popoloj. Li diris, ke li volas labori kun prezidento Zuma por plu disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kaj profitigi la du naciojn kaj du popolojn.

Zuma diris, ke la 20a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko estas mejloŝtono en la historio de la du landoj. En la pasintaj 20 jaroj, Ĉinio kaj Sud-Afriko akiris bonajn rezultojn en kunlaboro bazita sur tradicia amikeco kaj reciproka fido, kaj la duflankaj rilatoj estis plialtigitaj kaj atingis pli grandan strategian gravecon. Li diris, ke la du nacioj havis striktan kunordigon pri komunaj interesoj kaj kune traktis novajn minacojn kaj tutmondajn defiojn. Li aldonis, ke Sud-Afriko kaj Ĉinio sin dediĉos plu al disvolvado de la afrika-ĉina partnereco kaj efektivigo de decidoj faritaj en la Johanesburga Pintkunveno.

Ĉina delegacio, estrata de Hu Changsheng, kandidato por membro de la Centra Komitato de la Komnunista Partio de Ĉinio (KPĈ), membro de la Konstanta Komitato de la Partia Komitato de Fujian-provinco, vizitis Turkion de la 27a ĝis la 30a de decembro laŭ la inivito de la turka reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado.

Hu renkontiĝis kun gvidantoj de politikaj partioj de Turkio kaj kunvokis seminarion por konigi la atingojn de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ. Li eksplikis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kaj la paroladon de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping en la altnivela dialogo de la KPĈ kun politikaj partioj el la tuta mondo.

La turka flanko pozitive taksis la gravan signifon de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj laŭdis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kaj lian koncepton pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Ili esprimis volon striktigi interŝanĝojn kun la KPĈ kaj antaŭenigi rilatojn inter la du landoj kaj la kunlaboron en la iniciato Zono kaj Vojo.

En sia novjara mesaĝo, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres alvokis la tutan mondon unuiĝi por trakti neelteneblajn defiojn kaj protekti komunajn valorojn.

La ĝenerala sekretario diris en dimanĉo, kiu estis la lasta tago de 2017 en iuj landoj, sed la novjara tago en la aliaj landoj, ke en la novjara tago, li ne faras alvokon, sed li publikigas averton, ruĝan averton al la tuta mondo. Li diris, ke en la komenco de 2018, li alvokas por unueco. La monda komunumo povas solvi konfliktojn, venki malamon kaj protekti komunajn valorojn. Tamen ni povas fari tion nur kune. Li aldonis, ke unueco estas la vojo, kaj nia estonteco dependas de ĝi. Li urĝis la gvidantojn de ĉiuj landoj mallongigi la distancon, transponti malkonsentojn kaj rekonstrui konfidon per kunigo de homoj ĉirkaŭ komunaj celoj.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke irana prezidento Hassan Rouhani dimanĉe kritikis usonan prezidenton Donald Trump pri lia simpatio al la iranaj kontraŭregistaraj protestantoj.

Rouhani diris dimanĉe en kunveno de la kabineto, ke Trump, kiu nun intencas simpatii la iranan popolon, forgesis, ke antaŭ kelkaj monatoj li nomis Iranon terorisma nacio. Ĉi tiu ulo, kiu kontraŭstaras la iranan nacion de kapo ĝis piedfingro, ne rajtas simpatii la iranan popolon.

La plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Unu diris lunde, ke Pjongjango volas trakti kun Seulo pri sia ebla partopreno en la Vintraj Olimpikoj 2018 en Sud-Koreio.

En sia novjara parolado, Kim diris, ke 2018 estas grava jaro por la du landoj en la Korea Duoninsulo, ĉar la KDPR festos la 70an datrevenon de la fondo de la lando, kaj Sud-Koreio gastigos la Vintrajn Olimpikojn.

Sud-Koreio sugestis, ke la du landoj formu komunan teamon por partopreni en la Vintraj Olimpikoj februare en Pyeongchang.

La registaro de la afgana orienta provinco Nangarhar dimanĉe konfirmis, ke 12 homoj estis mortigitaj kaj 16 aliaj vunditaj en bombatako en Dzhalal-Abad, ĉefurbo de la provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin