La satelita navigosistemo Beidou servas pli ol por Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-01-01 14:23:15     Redaktoro:Xiong

Satelita navigosistemo estas "norma konfiguraĵo" de spacopotenco. La satelita navigosistemo Beidou, kiel grava fundamenta spacoinstalaĵo, kiun Ĉinio meminiciate konstruas kaj kiu memstare funkcias, nun estas faranta grandajn paŝojn en ret-formado, kaj espereble la servareo de tiu ĉi navigosistemo sin trovos super la tuta terglobo en la jaro 2020.

Multaj homoj ne fremdas al indikoj de navigado. Nuntempe satelita navigosistemo, movebla telekomunikado kaj interreto, kiel gravaj elementoj, konsistigas la informosocion, kaj fariĝis instrumentoj nemankigeblaj en ĉiutaga vivo. Profesoro Wang Feixue, kiu tutprocese partoprenas en la konstruado de la satelita navigosistemo Beidou, emociite diris:

"De multaj jaroj ni kutimiĝas al satelita navigado tiam, kiam ni veturas, kaj en la lastaj jaroj leviĝis novaj moveblaj manieroj, kiel ekzemple: enreta aĉetado, sendo per ekspreso, aĉeto de manĝo de ekstere, perreta taksi-voko, kaj kunĝueblaj bicikloj, kiuj flame furoras ekde ĉi jaro, sed, post ĉiuj ĉi tiuj, nemankigeblas la informoj de precizaj loko kaj tempo donitaj de satelita navigosistemo."

El la nunaj satelitaj navigosistemoj en la mondo Beidou estas konstruata de Ĉinio mem kaj iras sendepende en la spaco. Decembre de 2012 ĝi oficiale liveris al la regiono Azipacifiko navigadon, lokalizon kaj hordonadon. Ĝi, kun karakterizaj trajtoj de Ĉinio, estas la tria satelita navigosistemo oficiale servanta en la mondo.

Ran Chengqi, direktoro de la Administra Oficejo de la satelita navigosistemo Beidou, diris, ke ĉe tiu ĉi sistemo oni jam plenumis ĉiujn kernajn teknologiojn, kaj unu el la trajtoj de la sistemo estas povi liveri servon de lokalizo kaj tujmesaĝa telekomunikado. Tiu ĉi punkto estas tre grava por maraj aferoj:

"Ŝipanoj, kiam ili disponigas al si finaparaton de Beidou, povas uzi sian poŝtelefonon por telekomunikado sur maro. Ŝipanoj ofte diris al mi, ke nun, antaŭ ol iri kapti fiŝojn, ili metas nur du objektojn en ŝipoj: Mazu (diino de la maro, kultata de la fiŝistoj en la apudmaraj regionoj de la sudoriento de Ĉinio) kaj finaparato de Beidou."

La sistemo Beidou servas ne nur por la marafera sektoro, sed ankaŭ por aliaj. Ĝi aplikiĝas pli kaj pli vaste en ĉiuj flankoj de nia ĉiutaga vivo, kaj ĝia precizeco estas ĉiam pli alta kaj povos atingi eĉ centimetran gradon:

"Se oni uzus tiun ĉi precizecon ĉe perreta taksi-voko, ni ne bezonu poŝtelefone vokadon: 'ankoraŭ restas cent metroj for de mi, ankoraŭ restas dek metroj'. La taksio rekte haltus ĉe vi. Tio, kio estos specifa servo, certe alportos revolucian ŝanĝon por la servo de lokalizado."

La satelita navigosistemo Beidou nun rapide disvolviĝanta estas multe favoranta al la vivo de la ordinaraj popolanoj. Beidou ne sole apartenas al Ĉinio, sed ankaŭ al la mondo. La sistemo Beidou, memstare konstruita de Ĉinio, funkcias sendepende, kaj samtempe, Ĉinio nun faras internacigon de la sistemo Beidou. En la fino de 2017, kun la lanĉiĝo de la satelito Beidou-3 por enretiĝo, la revo de la sistemo Beidou, iri en la mondon, baldaŭ realiĝos.

Novembre de 2017 la satelita navigosistemo Beidou de Ĉinio kun serĉa kaj sava funkcioj jam estis enskribita en la framan dokumentaron de la satelitara sistemo de mezorbita serĉado en la Internacia Satelitserĉa Organizaĵo. Tio indikas, ke la sistemo Beidou jam faris sian unuan paŝon por aliĝi al la internacia satelitserĉa sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin