Kulturaj produktoj faritaj de entreprenoj en la industria parko
La industria parko Huada por surretaj negocoj en la distrikto Fengze estas ekzempla industria parko en la ĉina suda provinco Fujian. Ĝi servas al entreprenoj de tiuj, kiuj estis iam elmigrintaj, kaj ankaŭ kreas bonan medion por entreprenado de personoj, kiuj revenis post studo en aliaj landoj.
En la lastaj jaroj, la aŭtoritato de la distrikto Fengze enkondukis kaj kultivis arojn da interretaj entreprenoj kaj establis kelkajn industriajn parkojn. Tiuj industriaj parkoj fariĝas bazlokoj por novigo kaj entreprenado.
Turisma kaj Kultura Limigita Kompanio Youranjian estas unu el starigitaj kultur-novigaj kompanioj en la parko. Interligante kulturan novigon kun fabrikado, la kompanio kreis produktojn kun la ĉinaj faktoroj kaj sukcese eksportis ilin en la eŭropan kaj usonan merkatojn. Kreinto de la kompanio Huang Dehong diris al raportisto, ke serioj da kulturaj produktoj dezajnitaj de la kompanio, inkluzive de magnetaj alkroĉiloj por glaciŝrankoj, manskribaj libroj pri turismaj informoj kaj ĉiutagaj uzaĵoj estas tre allogaj en la eŭropa kaj usona merkatoj, kaj danke al la iniciato Zono kaj Vojo, la kosto de transportado al aliaj landoj estas multe reduktita.
Kreinto de la Turisma kaj Kultura Limigita Kompanio Youranjian montras originalajn karikaturajn figurojn
Pentraj libroj pri turismaj informoj fare de entrepreno en la industria parko
Mandesegna libro pri turismaj informoj en Yunnan
Kulturaj produktoj faritaj de entreprenoj en la industria parko