Novaĵoj (Januaro 2)

(GMT+08:00) 2018-01-02 17:49:54     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke la internacia komunumo fokusiĝis pri novjara parolado de prezidanto Xi; Sud-Koreio bonvenigas partoprenon de la Korea Demokratia Popola Respubliko en la Vintraj Olimpikoj 2018. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto dimanĉe faris paroladon por la nova jaro 2018. Li retrorigardis brilajn atingojn akiritajn de Ĉinio en disvolvado kaj eksplikis gravajn laborojn en la nova jaro. La parolado montris profundan senton al la popolo kaj reflektis spiriton de la epoko pri lukto por la revo kaj ankaŭ la promeson kaj respondecon de Ĉinio kiel granda lando. Diversaj rondoj de la internacia komunumo laŭdis la atingojn de Ĉinio kaj aklamis la kontribuon de Ĉinio al la bonfarto de tutmondaj popoloj.

Bambang Suryono, prezidanto de la Azia Esplorcentro pri Novigado, pensfabriko en Indonezio, televidis la novjaran paroladon de prezidanto Xi, kaj la enhavoj koncernaj al la vivteno de la popolo profunde impresis lin. Li diris, ke Ĉinio ĉiam metas la aferon pri la vivteno de la popolo sur la unuan lokon en sia disvolvado, kaj tio signifas, ke Ĉinio sin evoluigas por profitigi la popolon. La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam prenas la zorgon pri la popolo kiel la ĉefan laboron, kio reflektas ĝian modestan ideon "servi por la popolo".

William Jones, direktoro de la vaŝingtona filio de la usona revuo Executive Intelligence Review, diris, ke inter la atingoj akiritaj de Ĉinio en 2017, redukto de malriĉeco estas la plej grava kaj havas senprecedencan historian signifon por la mondo. Elimino de malriĉeco delonge estas rigardata kiel la ĉefa defio de la homaro, kaj nun tiu revo realiĝas en Ĉinio kaj estigas fortan senton de optimismo en la tuta mondo.

Ĝenerala vicsekretario de UN Liu Zhenmin diris lunde, ke la novjara parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping estas forta voĉo de Ĉinio por paca disvolvado al la tuta mondo kaj inspiras homojn.

Liu diris dum ekskluziva intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke prezidanto Xi akcentis, ke Ĉinio firme protektas la aŭtoritaton kaj pozicion de UN, aktive plenumas siajn internaciajn respondecojn kaj devojn, restas fidela al sia promeso pri traktado de klimatŝanĝiĝo, antaŭenigas komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolvado kaj konservanto de la internacia ordo. La ĉina popolo volas klopodi kune kun ĉiuj aliaj popoloj de la mondo por krei pli prosperan kaj pli trankvilan belan estonteco de la homaro. Liu aldonis, ke tio reflektis respondecon de Ĉinio kiel granda lando.

La Blua Domo, la sud-korea prezidentejo, lunde bonvenigis la novjaran paroladon de la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un, en kiu li esprimis la neceson plibonigi rilatojn inter la nordo kaj la sudo de la Korea Duoninsulo kaj la volon partopreni en la Vintraj Olimpikoj 2018 en Pyeongchang.

Proparolanto de la Blua Domo Park Soo-hyun diris en regula gazetara konferenco, ke la starpunkto de la Blua Domo estas konsekvenca, ke Sud-Koreio volas komenci dialogon kun la KDPR sen limigo de tempo, loko kaj formo, se por normaligo de duflankaj rilatoj aŭ solvado de la demando de la Korea Duoninsulo.

Park esperis, ke Sud-Koreio kaj la KDPR, la rekte koncernataj partioj de la demando de la Korea Duoninsulo, agos en respondeca maniero kaj trovos rimedon por mildigi la situacion kaj konstrui pacon en la duoninsulo. Park aldonis, ke se la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang sukcesos, ĝi kontribuos al paco kaj reakordiĝo de la Korea Duoninsulo, Nordorient-Azio kaj la mondo.

En sia novjara parolado, Kim Jong Un diris, ke Pjongjango volas trakti kun Seulo pri sia ebla partopreno en la Vintraj Olimpikoj 2018 en Sud-Koreio. Kim diris, ke 2018 estas grava jaro por la du landoj en la Korea Duoninsulo, ĉar la KDPR festos la 70an datrevenon de la fondo de la lando, kaj Sud-Koreio gastigos la Vintrajn Olimpikojn.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in marde diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) intencas sendi delegacion al la Vintraj Olimpikoj 2018 en Pyeongchang kaj okazigi intertraktadon kun la sud-korea registaro, kio estas respondo al Sud-Koreio, kiu proponis preni la Vintrajn Olimpikojn kiel oportunon por plibonigo de duflankaj rilatoj. Li esprimis bonvenon al la respondo de la KDPR.

Moon faris la rimarkojn en la unua kunveno pri ŝtataj aferoj en 2018. Li diris, ke li esperas, ke la Ministerio por Reunuigo kaj la Ministerio de Kulturo kaj Sporto desegnos planojn pri plua agado kiel eble plej baldaŭ por frua rekomenco de dialogo kaj la partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj.

Moon aldonis, ke plibonigo de la duflankaj rilatoj kaj solvado de la demando de la Korea Duoninsulo estas neapartigeblaj, kaj la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj devas striktigi konsiliĝon kun amikaj landoj kaj la internacia komunumo kaj akceli plibonigon de la duflankaj rilatoj kaj solvadon de la demando de la Korea Duoninsulo.

Kuvajto, Eburbordo, Gvineo Ekvatora, Peruo, Pollando kaj Nederlando oficiale estas nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN ekde la 1a de januaro.

Krom Nederlando, aliaj kvin landoj servos kiel nekonstantaj membroj por du jaroj, ĝis la 31a de decembro 2019, ĉar laŭ interkonsento atingita en la elekto de la Ĝenerala Asembleo de UN en 2016, Italio kaj Nederlando dividos la oficperiodon de 2017 kaj 2018, tial Nederlando servos ĝis la 31a de decembro 2018. Aliaj nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio estas Kazaĥio, Etiopio, Bolivio kaj Svedio.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu lunde neis, ke Israelo estas postkulisa subtenanto de protestoj en Irano. Netanyahu diris en la socia komunikilo Facebook, ke kritiko kontraŭ Israelo pri implikiĝo en la protestoj en Irano estas erara kaj eĉ ridinda. Israelaj amaskomunikiloj raportis lunde, ke en kunveno irana prezidento Hassan Rouhani kritikis Usonon kaj Israelon pri instigo al protestoj en Irano.

Lastatempe en pluraj iranaj urboj okazis protestoj kontraŭ la registaro, esprimante malkontenton pri la nuna stato de la vivteno. En la 30a de decembro 2017, la protestoj disvastiĝis al la ĉefurbo Teherano. Sed ankaŭ iuj civitanoj iris al stratoj por esprimi sian subtenon al la registaro.

La 1an de januaro la Eŭrazia Ekonomia Unio komencis efektivigi la novan leĝon pri dogano, kun la celo enkonduki ciferecan teknikon, simpligi doganejajn formalaĵojn kaj eksciti eksportadon.

La Ekonomia Komitato, la plej alta aŭtoritato de la Eŭrazia Ekonomia Unio, diris, ke la nova leĝo pri dogano fariĝos unu el ŝlosilaj leĝaj fundamentaj dokumentoj de la unio kaj celas altigi la nivelon de normaligo kaj unuecon de doganeja mediacio inter la membroj de la unio. La fundamento de la nova leĝo estas transiro al elektronika deklaro.

Laŭ interkonsento, ĉi-rilata leĝdono de ĉiuj membroj de la Eŭrazia Ekonomia Unio devas esti akordigita kun la nova leĝo pri dogano.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis marde, ke franca prezidento Emmanuel Macron faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 8a ĝis la 10a de januaro laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin