Sud-Koreio bonvenigas partoprenon de KDPR en Vintraj Olimpikoj 2018

(GMT+08:00) 2018-01-02 15:27:36     Redaktoro:Yu

La Blua Domo, la sud-korea prezidentejo, lunde bonvenigis la novjaran paroladon de la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un, en kiu li esprimis la neceson plibonigi rilatojn inter la nordo kaj la sudo de la Korea Doninsulo kaj la volon partopreni en la Vintraj Olimpikoj 2018 en Pyeongchang.

Proparolanto de la Blua Domo Park Soo-hyun diris en regula gazetara konferenco, ke la starpunkto de la Blua Domo estas konsekvenca, ke Sud-Koreio volas komenci dialogon kun la KDPR sen limigo de tempo, loko kaj formo, se por normaligo de duflankaj rilatoj aŭ solvado de la demando de la Korea Duoninsulo.

Park esperis, ke Sud-Koreio kaj la KDPR, la rekte koncernataj partioj de la demando de la Korea Duoninsulo, agos en respondeca maniero kaj trovos rimedon por mildigi la situacion kaj konstrui pacon en la duoninsulo. Park aldonis, ke se la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang sukcesos, ĝi kontribuos al paco kaj reakordiĝo de la Korea Duoninsulo, Nordorient-Azio kaj la mondo.

En sia novjara parolado, Kim Jong Un diris, ke Pjongjango volas trakti kun Seulo pri sia ebla partopreno en la Vintraj Olimpikoj 2018 en Sud-Koreio. Kim diris, ke 2018 estas grava jaro por la du landoj en la Korea Duoninsulo, ĉar la KDPR festos la 70an datrevenon de la fondo de la lando, kaj Sud-Koreio gastigos la Vintrajn Olimpikojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin