Internacia komunumo fokusiĝis pri novjara parolado de prezidanto Xi

(GMT+08:00) 2018-01-02 15:30:22     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto dimanĉe faris paroladon por la nova jaro 2018. Li retrorigardis brilajn atingojn akiritajn de Ĉinio en disvolvado kaj eksplikis gravajn laborojn en la nova jaro. La parolado montris profundan senton al la popolo kaj reflektis spiriton de la epoko pri lukto por revo kaj ankaŭ la promeson kaj respondecon de Ĉinio kiel granda lando. Diversaj rondoj de la internacia komunumo laŭdis la atingojn de Ĉinio kaj aklamis la kontribuon de Ĉinio al la bonfarto de tutmondaj popoloj.

Bambang Suryono, prezidanto de la Azia Esplorcentro pri Novigado, pensfabriko en Indonezio, televidis la novjaran paroladon de prezidanto Xi, kaj la enhavoj koncernaj al la vivteno de popolo profunde impresis lin. Li diris, ke Ĉinio ĉiam metas la aferon pri la vivteno de la popolo sur la unuan lokon en sia disvolvado, kaj tio signifas, ke Ĉinio sin evoluigas por profitigi la popolon. La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam prenas la zorgon pri la popolo kiel la ĉefan laboron, kio reflektas ĝian modestan ideon "servi por la popolo".

William Jones, direktoro de la vaŝingtona filio de la usona revuo Executive Intelligence Review, diris, ke inter la atingoj akiritaj de Ĉinio en 2017, redukto de malriĉeco estas la plej grava kaj havas senprecedencan historian signifon por la mondo. Elimino de malriĉeco delonge estas rigardata kiel la ĉefa defio de la homaro, kaj nun tiu revo realiĝas en Ĉinio kaj estigas fortan senton de optimismo en la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin