Ses landoj fariĝis nekonstantaj membroj de Sekureca Konsilio de UN

(GMT+08:00) 2018-01-02 15:31:22     Redaktoro:Yu

Kuvajto, Eburbordo, Gvineo Ekvatora, Peruo, Pollando kaj Nederlando oficiale estas nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN ekde ka 1a de januaro.

Krom Nederlando, aliaj kvin landoj servos kiel la nekonstantaj membroj por du jaroj, ĝis la 31a de decembro 2019, ĉar laŭ interkonsento atingita en la elekto de la Ĝenerala Asembleo de la UN, Italio kaj Nederlando dividos la oficperiodon de 2017 kaj 2018, tial Nederlando servos ĝis la 31a de decembro 2018.

Aliaj nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio estas Kazaĥio, Etiopio, Bolivio kaj Svedio.

La Sekureca Konsilio konsistas el 15 membroj, kaj inter ili Ĉinio, Francio, Rusio, Britio kaj Usono estas la konstantaj membroj. La nekonstantaj membroj estas distribuitaj laŭ regionoj, kaj ĉiu el ili servas du jarojn. La Sekureca Konsilio okazigas elekton en ĉiu jaro por renovigi kvin nekonstantajn membrojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin