Ĝenerala vicsekretario de UN: Novjara parolado de Xi eligis fortan voĉon de paca disvolvado

(GMT+08:00) 2018-01-02 15:32:42     Redaktoro:Yu

Ĝenerala vicsekretario de la UN Liu Zhenmin diris lunde, ke la novjara parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping estas forta voĉo de Ĉinio por paca disvolvado al la tuta mondo kaj inspiras homojn.

Liu diris dum ekskluziva intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke prezidanto Xi akcentis, ke Ĉinio firme protektas la aŭtoritaton kaj pozicion de la UN, aktive plenumas siajn internaciajn respondecojn kaj devojn, restas fidela al sia promeso pri traktado de klimatŝanĝiĝo, antaŭenigas komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolvado kaj konservanto de la internacia ordo. La ĉina popolo volas klopodi kune kun ĉiuj aliaj popoloj de la mondo por krei pli prosperan kaj pli trakvilan belan estontecon de la homaro. Liu aldonis, ke tio reflektis respondecon de Ĉinio kiel granda lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin