Novaĵoj (Januaro 3)

(GMT+08:00) 2018-01-03 17:47:15     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio akcelas kunordigitan disvolvadon de la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei; Palestino forte kondamnis Jerusaleman Leĝon adoptitan de Israelo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Pekino, la kadra plano pri la nova regiono Xiong'an estis diskutata en konferenco pri la kunordigita disvolvado de la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei.

La nova regiono Xiong'an estas la nova ekonomia zono proksima al Pekino. Ĝi estas desegnita por integri la ĉefurbon kun ĉirkaŭaj regionoj.

Laŭ la plano, pli da enlandaj kaj eksterlandaj talentuloj estos invititaj partopreni en la kreado de Xiong'an, kaj politikoj pri investo, financo, imposto kaj tero estos formulitaj.

Vicĉefministro Zhang Gaoli prezidis la konferencon. Li diris, ke glate progresis la laboro pri mildigo de la premo de Pekino en funkcioj neesencaj al ĝia rolo kiel ĉefurbo. Aro da gravaj projektoj pri la kunordigita disvolvado de la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei en transporto, ekologio kaj industrio montris bonajn rezultojn.

Ĉinio anoncis planojn en aprilo de 2017 por establi la novan regionon Xiong'an ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudokcidente de Pekino. Ĝi kovras la guberniojn Xiongxian, Rongcheng kaj Anxin en la provinco Hebei.

La lando celas desegni antaŭvidajn planojn kaj adopti altajn normojn por konstrui la novan regionon Xiong'an, laŭ la raporto de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en oktobro de 2017.

Ĉina ambasadoro al Laoso Wang Wentian kaj laosa vicministro pri eksterlandaj aferoj Khamphao Ernthavanh subskribis interkonsenton pri fonduso de Lancang-Mekonga kunlaboro por laosaj projektoj.

Marde en sia parolado en ceremonio de la subskribo, Wang gratulis Laoson pro ĝia sukceso en peto pri projektoj sub la Lancang-Mekonga kunlaboro, dirante, ke ĉi tio estas alia mejloŝtono en la Lancang-Mekonga kunlaboro. Wang diris, ke Ĉinio laŭdas la entuziasman partoprenon de Laoso en la kadro de la Lancang-Mekonga kunlaboro, kio multe kontribuis al la rapida disvolviĝo de la mekanismo. Ĉinio atendas striktan kunlaboron kun Laoso por antaŭenigi la atingitan konsenton kaj kune desegni kaj efektivigi la sekvajn planojn de kunlaboro. La ambasadoro kredis, ke la Lancang-Mekonga kunlaboro akiros pli multajn fruktojn en la estonteco sub la aktiva efektivigo de Laoso kaj komunaj klopodoj de ambaŭ flankoj.

Khamphao diris, ke la mekanismo de la Lancang-Mekonga kunlaboro akiris esencan progreson en diversaj kampoj dum mallonga tempo, kio reflektis, ke Ĉinio donis al ĝi grandan gravecon kaj aktive partopenis en diversaj laboroj por antaŭenigi la efektivigon de la Deklaracio de Sanya, precipe en diskonigo de projektoj sub la Lancang-Mekonga Fonduso.

La plej freŝaj donitaĵoj publikigitaj de Hindio montris, ke dum la lasta financa jaro ĝis la fino de marto de 2017, la vendo de ĉinaj saĝtelefonoj de tri ĉefaj markoj MI, VIVO kaj OPPO en Hindio rapide kreskis ĝis 225,27 miliardoj da hindaj rubloj, proksimume 3,548 miliardoj da usonaj dolaroj.

Hinda ĵurnalo raportis marde, ke la vendkvanto de ĉinaj saĝtelefonoj de la tri markoj grandmezure kreskis en la pasinta jaro, la tria jaro post ilia eniro en la hindan merkaton. La vendo de VIVO preskaŭ sesobliĝis, kaj tiuj de MI kaj OPPO okobliĝis, dum la vendo de la hinda firmao Micromax, la plej granda fabrikanto de saĝtelefonoj en Hindio kalkuliĝis al 56,14 miliardoj da hindaj rubloj, malpli multe je 42%, kompare kun la antaŭa financa jaro.

La israela parlamento adoptis en la lunda meznokto la Jerusaleman Leĝon, kiu preskribas, ke aprobo per almenaŭ du trionoj da voĉoj de la parlamento estas bezonata por forlasi iun ajn pecon da jerusalema tereno. Palestino esprimis fortan kondamnon en mardo.

Israelaj amaskomunikiloj raportis marde, ke la Jerusalema Leĝo estas amendo al la Fundamenta Leĝo de Israelo. La Jerusalema Leĝo preskribas, ke aprobo per almenaŭ 80 voĉoj, du trionoj de la parlamento, estas bezonata por forlasi ajnan pecon da jerusalema tereno al fremdlanda ento.

Saeb Erekat, ĝenerala sekretario de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo, emfazis marde, ke adopto de la Jerusalema Leĝo estas plia paŝo de Usono kaj Israelo por subfosi la du-ŝtatan solvon, post kiam usona prezidento Donald Trump deklaris agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo en la lasta monato. Erekat diris, ke la palestina flanko okazigis 36 intertraktadojn kun la usona aŭtoritato pri la procezo de paco inter Palestino kaj Israelo, sed Usono malobservis sian promeson. Li aldonis, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas diris, ke Usono estas ne plu unu el partioj solvantaj problemon, sed partio kreanta problemon. La palestina flanko jam rompis sian komunikadon kun Usono kaj deklaris, ke Usono ne estas plu mediacianto pri la palestina-israela paco.

La Blanka Domo marde refoje montris necedeman sintenon al Pakistano, petante Pakistanon fari pli multe en la batalo kontraŭ terorismo. La usona flanko diris, ke ĝi prenos en la proksima estonteco konkretajn rimedojn por premi Pakistanon.

Proparolanto de la Blanka Domo Sarah Sanders diris en gazetara konferenco, ke Pakistano povas fari pli multe por malhelpi terorismon, kaj ankaŭ Usono deziras, ke ili tiel faru. Sanders aldonis, ke Usono publikigos konkretajn rimedojn kontraŭ Pakistano eble en la venontaj 24 ĝis 48 horoj.

Nikki Haley, konstanta reprezentanto de Usono al UN, tiutage diris al raportistoj, ke Usono portempe haltigos la militan helpon kun la valoro de pli ol 255 milionoj da usonaj dolaroj al Pakistano.

La usona registaro kelkfoje kritikis Pakistanon pri la malforteco en la batalo kontraŭ terorismo. La novan polemikon komencis afiŝo publikigita de usona prezidento Donald Trump en la socia komunikilo Twitter. Li diris, ke en la pasintaj 15 jaroj Usono liveris al Pakistano helpon de pli ol 33 miliardoj da dolaroj, dum la lasta mistifikis la usonajn gvidantojn.

La Korea Centra Televido raportis merkrede, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong Un jam ordonis denove malfermi la kanalon de komunikado kun Sud-Koreio en Panmunjom, kiu estis tranĉita en la komenco de 2016.

La Komitato de la KDPR por Paca Reunuigo de la Patrolando diris, ke la komunika kanalo renormaliĝos je la 3a horo kaj 30 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo por fari labornivelan diskuton pri demandoj koncernaj al la sendo de la delegacio de la KDPR al la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang de Sud-Koreio. La komitato diris, ke komisie de la plej alta gvidanto Kim Jong Un, la KDPR strikte kontaktos la sud-korean flankon kun serioza kaj sincera sinteno.

La franca prezidentejo marde vespere publikigis komunikaĵon, dirante, ke tiutage franca prezidento Emmanuel Macron telefone konversaciis kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani, kaj la du ŝtatestroj konsentis prokrasti la planitan viziton de franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian al Irano pro kontraŭregistaraj protestoj en multaj urboj en la lando. La komunikaĵo diris, ke la du flankoj konsiliĝos pri nova dato de la vizito de Le Drian per diplomatia kanalo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin