Ekzamenata kadra plano pri Xiong'an

(GMT+08:00) 2018-01-03 14:23:20     Redaktoro:Yu

Marde en Pekino, la kadra plano pri la nova regiono Xiong'an estis diskutata en konferenco pri la kunordigita disvolvado de la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei.

La nova regiono Xiong'an estas la nova ekonomia zono proksima al Pekino. Ĝi estas desegnita por integri la ĉefurbon kun ĉirkaŭaj regionoj.

Laŭ la plano, pli da enlandaj kaj eksterlandaj talentuloj estos invititaj partopreni en la kreado de Xiong'an, kaj politikoj pri investo, financo, imposto kaj tero estos formulitaj.

Vicĉefministro Zhang Gaoli prezidis la konferencon. Li diris, ke glate progresis la laboro pri mildigo de la premo de Pekino en funkcioj neesencaj al ĝia rolo kiel la ĉefurbo. Aro da gravaj projektoj pri la kunordigita disvolvado de la regiono en transporto, ekologio kaj industrio de la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei montris bonajn rezultojn.

Ĉinio anoncis planojn en aprilo de 2017 por establi la novan regionon Xiong'an ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudokcidente de Pekino. Ĝi kovras la guberniojn Xiongxian, Rongcheng kaj Anxin en la provinco Hebei.

La lando celas desegni antaŭvidajn planojn kaj adopti altajn normojn por konstrui la novan regionon Xiongan, laŭ la raporto de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en oktobro de 2017.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin