Kim Jong Un ordonis remalfermi kanalon de komunikado kun Sud-Koreio en Panmunjom

(GMT+08:00) 2018-01-03 14:56:38     Redaktoro:Yu

La Korea Centra Televido raportis merkrede, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong Un jam ordonis denove malfermi la kanalon de komunikado kun Sud-Koreio en Panmunjom, kiu estis tranĉita en la komenco de 2016.

La Komitato de la KDPR por Paca Reunuigo de la Patrolando diris, ke la komunika kanalo renormaliĝos je la 3a horo kaj 30 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo por fari labornivelan diskuton pri demandoj koncernaj al la sendo de la delegacio de la KDPR al la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang de Sud-Koreio. La komitato diris, ke komisie de la plej alta gvidanto Kim Jong Un, la KDPR strikte kontaktos la sud-korean flankon kun serioza kaj sincera sinteno.

La kanalo de la interkorea komunikado estis tranĉita, post kiam la antaŭa sud-korea registaro unuflanke fermis la interkorean industrian zonon en la landlima urbo Kaesong de la KDPR post la kvara nuklea provo de Pjongjango en januaro de 2016.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin