Usono pluigis premon kontraŭ Pakistano pri batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2018-01-03 15:33:45     Redaktoro:Yu

La Blanka Domo marde refoje montris necedeman sintenon al Pakistano, petante Pakistanon fari pli multe en la batalo kontraŭ terorismo. La usona flanko diris, ke ĝi prenos en la proksima estonteco konkretajn rimedojn por premi Pakistanon.

Proparolanto de la Blanka Domo Sarah Sanders diris en gazetara konferenco, ke Pakistano povas fari pli multe por malhelpi terorismon, kaj ankaŭ Usono deziras, ke ili tiel faru. Sanders aldonis, ke Usono publikigos konkretajn rimedojn kontraŭ Pakistano eble en la venontaj 24 ĝis 48 horoj.

Nikki Haley, konstanta reprezentanto de Usono al la UN, tiutage diris al raportistoj, ke Usono portempe haltigos la militan helpon kun la valoro de pli ol 255 milionoj da usonaj dolaroj al Pakistano.

La usona registaro kelkfoje kritikis Pakistanon pri la malforteco en la batalo kontraŭ terorismo. La novan polemikon komencis afiŝo publikigita de usona prezidento Donald Trump en la socia komunikilo Twitter. Li diris, ke en la pasintaj 15 jaroj Usono liveris al Pakistano helpon de pli ol 33 miliardoj da dolaroj, dum la lasta mistifikis la usonajn gvidantojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin