Ĉinio bonvenigas KDPR kaj Sud-Koreion plibonigi rilatojn

(GMT+08:00) 2018-01-03 20:15:37     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede bonvenigis kaj subtenis klopodojn faritajn de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj la Korea Respubliko (Sud-Koreio) por plibonigo de rilatoj, post kiam la KDPR remalfermis la kanalon de translandlima komunikado kun Sud-Koreio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco okazigita en Pekino.

Posttagmeze, la KDPR remalfermis la longe fermitan kanalon de komunikado kun Sud-Koreio en la vilaĝo de militpaŭzo en Panmunjom. Laŭ raportoj, la du flankoj uzos la kanalon por okazigi labornivelajn diskutojn pri delegacio de la KDPR al la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, Sud-Koreio. La decido estis farita unu tagon, post kiam Sud-Koreio proponis okazigi altnivelan kaj interregistaran dialogon en la 9a de januaro por diskuti pri delegacio de la KDPR al la Vintraj Olimpikoj.

Geng diris, ke Ĉinio bonvenigas kaj subtenas la du flankojn plibonigi siajn rilatojn, mildigi streĉecon kaj fari konkretajn penojn por sennukleigi la Korean Duoninsulon, kaj ke ĉiuj partioj devas kapti la okazon kaj labori por la sama celo. Li aldonis, ke Ĉinio volas ludi pozitivan kaj konstrueman rolon por puŝi la demandon de la Korea Duoninsulo reveni sur la vojon de paca solvado per intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin