ĈRI kaj Renmin Ribao kune publikigis la dek plej gravajn novaĵojn internaciajn en 2017

(GMT+08:00) 2018-01-04 19:17:46     Redaktoro:Xiong

En la 29a de decembro Ĉina Radio Internacia(ĈRI) kaj Renmin Ribao(Popola Ĵurnalo) kune publikigis la dek plej gravajn novaĵojn internaciajn en 2017. Laŭ la ordo de la tempo, ili estas:

1. Ĉina ideo fariĝas internacie komuna kaj la ĉina projekto transformiĝas en la internacian agadon

De la 17a ĝis la 18a de januaro ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan prelegon en la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en la svisa urbeto Davos. Li alvokis kune klopodi por mapi la kurson de ekonomia tutmondiĝo kaj forĝi novajn modelojn de tutmonda kresko, kunlaboro, administrado kaj disvolvado.

En sia ĉeftona parolado, Xi emfazis la gravecon de adaptiĝo al kaj gvidado de ekonomia tutmondiĝo kaj livero de ĝiaj profitoj al ĉiuj. Xi diris, ke kulpigi ekonomian tutmondiĝon pri mondaj problemoj ne konformas al realeco nek helpas solvi la problemojn. Li substrekis la bezonon aktive agi kaj konvene administri ekonomian tutmondiĝon, por liberigi ĝian pozitivan efikon kaj reekvilibrigi ĝian procezon.

2. Donald Trump oficiale proklamis retiriĝon el la Interkonsento de Trans-Pacifika Partnereco

En la 23a de januaro usona prezidento Donald Trump subskribis admnistran ordonon kaj oficiale proklamis, ke Usono sin retiras el la la Interkonsento de Trans-Pacifika Partnereco.

Proparolanto de la Blanka Domo Sean Spicer diris en la regula gazetara konferenco tiutage, ke subskribo de la ordono signifas, ke la komerca politiko de Usono eniris en novan periodon. Li diris, ke estonte la registaro de Trump evoluigos duflankan komercan ŝancon kun aliancanoj de Usono kaj kun aliaj landoj.

3. Nordkoreio provpafis balistan misilon kaj la situacio de la Korea Duoninsulo estis streĉata

La 12an de februaro Nordkoreio pafis unu balistan misilon al la maro de la orienta regiono de la Korea Duoninsulo.

La sudkorea registaro publikigis deklaron, kondamnante provpafon de balista misilo fare de Nord-Koreio en la sama tago. La deklaro diris, ke la agado malobeis la koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN kaj forte minacis pacon kaj sekurecon de la Korea Duoninsulo kaj la mondo.

4. Britio oficiale komencis procedurojn de eliro el EU

En la 29a de marto Britio oficiale prezentis al la Eŭropa Unio leteron pri "eliro el ĝi". Estas "historia momento, de kiu ni ne povas reveni," ĉefministrino Theresa May serioze proklamis tion en la brita parlamento tiutage.

5. La renkontiĝo de la ĉina prezidanto kaj la usona prezidento altiris la mondan atenton

De la 6a ĝis la 7a de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump en Mar-Lago.

6. Multaj mezorientaj landoj deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro

En junio de 2017, Barejno, Egiptio, Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro.

7. La kadro de Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro estis adoptita

De la 6a ĝis la 8a okazis la kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Laŭ la ĉina flanko, la plej esenca progreso en la kunvenoj estas, ke pro la komuna klopodo de Ĉinio kaj la asocio, la situacio en la Suda Ĉina Maro estis stabiligita, kaj rilataj partioj faris efikan kunlaboron, revenigis disputojn al la vojo de politika solvado. Ĉiuj partioj sukcese redaktis kaj adoptis la kadron de Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro.

8. Rapidiĝis ekonomia kresko en la tuta mondo

En la 10a de oktobro la Internacia Monfonduso publikigis raporton pri perspektivo de la monda ekonomio. En 2017, rapidiĝis la ekonomia kresko de 75-procentaj ekonomiaj komunumoj de la tuta mondo.

9. Sukcese okazis la 19a Nacia Kongreso de KPĈ

De la 18a ĝis la 24a de oktobro en Pekino, okazis la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. En la raporto al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi Jinping diris, ke post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, formiĝis la pensado de socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko. Tio estas gvidilo de la partio kaj la ĉina popolo por realigi grandan rejuniĝon de la ĉina nacio kaj devas esti longtempe pripersistata kaj evoluigata. la altigo de la penso en la gvidan principon de la partio havas grandan politikan, teorian kaj praktikan gravecon。

10.Islama Ŝtato malvenkis, la kontraŭterorisma situacio estas ankoraŭ serioza

En la 21a de novembro iraka ĉefministro Haider al-Abadi kaj irana prezidento Hassan Rouhani deklaris la finan venkon super la ekstremisma organizo Islama Ŝtato. Poste Rusio deklaris, ke ĝi finis la kontraŭterorisman taskon en Sirio. Tamen la perfortaj kaj terorismaj eventoj multe okazis en la tuta mondo. La premo de la kontraŭterorisma agado altiĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin