Novaĵoj (Januaro 4)

(GMT+08:00) 2018-01-04 17:02:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio optimumigos komercan medion; ĝenerala sekretario de UN bonvenigis la remalfermon de komunika kanalo inter la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Sud-Koreio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Ŝtata Konsilio faris aranĝojn por optimumigi la komercan medion kaj stimuli merkatan viglecon kaj socian kreemon, merkrede en plenuma kunveno.

Ĉefministro Li Keqiang, kiu prezidis la kunvenon, diris, ke optimumigo de komerca medio helpas altigi produktivon kaj konkurencivon. La komerca medio estas la fundamento por disvolvi modernan ekonomion kaj certigi altkvalitan disvolviĝon. Li diris, ke pli grandaj klopodoj devas esti faritaj en simpligo de administrado, konformigo al kontrolo kaj livero de pli bonaj servoj. Komerca medio favora al internacia konkurenco donas egalan traktadon al enlandaj kaj fremdlandaj entreprenoj kaj stimulas merkatajn entojn kaj socian kreemon.

Laŭ la raporto 2017 de la Monda Banko, Ĉinio okupis la 78an lokon en komerca facileco, pli altan ol la 96a loko en 2013.

La registaro malpliigos komplikajn kaj superfluajn formalaĵojn, reduktos impostojn kaj kotizojn de entreprenoj. La kunveno decidis, ke pli da penoj estos faritaj por redukti aŭ nuligi kotizojn pagitajn de entreprenoj, inkluzive de operaciaj kaj servaj kotizoj kaj kotizoj pagitaj de sektoraj asocioj kaj komercaj ĉambroj. Ankaŭ kostoj por doganejaj formalaĵoj estos reduktitaj.

La registaro plibonigos la procedurojn de administra revizio kaj akcelos aprobajn procedurojn por establo de negocoj, impostpago, peticio pri konstrupermeso kaj akva, elektra kaj naturgasa servoj kaj registriĝo pri nemoveblaĵoj. Ankaŭ la malaltigo de elektra prezo estos prioritato.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la duan kunvenon de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro en Pnompeno kaj faros oficialan viziton al Kamboĝo de la 10a ĝis la 11a de januaro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la anoncon ĵaŭde. Geng diris, ke ĉefministro Li kunprezidos la kunvenon de gvidantoj kun kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen. Dum la kunveno, gvidantoj el Ĉinio, Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio restudos la progreson akiritan per la subregiona kunlaboro kaj diskutos pri la estonteco de kunlaboro.

Dum la oficiala vizito, Li renkontiĝos kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni, kaj okazigos intertraktadon kun Hun Sen por antaŭenigi duflankan kunlaboron.

Farhan Haq, vicproparolanto de la ĝenerala sekretario de UN, diris merkrede, ke ĝenerala sekretario Antonio Guterres bonvenigis la remalfermon de la komunika kanalo inter la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio en Panmunjom.

Haq diris en regula gazetara konferenco, ke dialogo inter la KDPR kaj Sud-Koreio estas pozitiva progreso, kaj la ĝenerala sekretario esprimas bonvenon al la remalfermo de la komunika kanalo inter la du flankoj. Haq aldonis, ke UN klopodos plu por certigi efektivigon de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio, kaj esperas, ke fortaj diplomatiaj klopodoj povos helpi atingon de la celo sennukleigi la Korean Duoninsulon.

La Korea Centra Televido raportis merkrede, ke la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un jam ordonis remalfermi la kanalon de komunikado kun Sud-Koreio en Panmunjom por diskuti pri partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj okazontaj en Pyeongchang de Sud-Koreio en la venonta monato. La sud-korea Ministerio pri Reunuigo konfirmis en la sama tago, ke la du flankoj telefone konversaciis ĉirkaŭ 20 minutojn per la remalfermita kanalo en Panmunjom por teknika kontrolo de la komunika lineo.

Vizitanta supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politko Federica Mogherini diris merkrede en Havano, ke la EU malakceptas la rimedojn, kiujn Usono prenis lastatempe por izoli plu Kubon, kaj volas stari kune kun tiu insula lando dum ĝiaj reformoj.

Mogherini faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun kubaj studentoj. Ŝi diris, ke en junio de 2017, usona prezidento Donald Trump streĉis politikojn pri Kubo, kaj tiu ago certe malsukcesos. Ŝi aldonis, ke la EU ne akceptos unuflankajn rimedojn prenitajn de Usono kontraŭ Kubo por eviti malboniĝon de la duflankaj komercaj rilatoj.

Jam validiĝis la interkonsento pri politika dialogo kaj kunlaboro, kiun subskribis la EU kaj Kubo en la 1a de novembro 2017, kaj tio markis malfermon de la nova paĝo de la duflankaj rilatoj.

La oficejo de palestina prezidento Mahmoud Abbas diris merkrede, ke Jerusalemo estas nevendebla post la minaco de usona prezidento Donald Trump pri redukto de financa helpo al palestinanoj.

La palestina oficiala novaĵ-agentejo raportis, ke Nabil Abu Rudeineh, proparolanto de Abbas, diris, ke Jerusalemo estas nevendebla eĉ kontraŭ oro aŭ arĝento.

Hanan Ashrawi, membro de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo, diris, ke la palestinaj rajtoj estas nevendeblaj. Per agnoskado de okupata Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo, Donald Trump ne nur malobservis internacian leĝon, sed ankaŭ detruis la fundamentojn de paco kaj pardonis la israelan kontraŭleĝan aneksadon de la urbo.

La irana novaĵ-televido raportis merkrede, ke tiutage en pluraj iranaj urboj okazis manifestacioj, kiuj subtenis la registaron kaj oponis perforton.

La raporto diris, ke en la urboj Ahvaz, Abadan, Bushehr, Kermanshah kaj Qom multaj homoj kun paneloj kaj naciaj flagoj en la manoj iris al stratoj. Ili kriis sloganojn, esprimante subtenon al la registaro kaj oponon kontraŭ perforto dum lastatempaj protestoj.

La raporto diris, ke ankaŭ en iuj aliaj urboj ĵaŭde okazos manifestacioj subtenantaj la registaron. Vendrede en la ĉefurbo Teherano okazos mitingo por subteni la registaron.

Lastatempe en pluraj iranaj urboj okazis protestoj, esprimante malkontenton pri rapida prezaltiĝo. En iuj lokoj la protestoj estigis konfliktojn, mortis 10 homoj, inkluzive de unu policano, kaj publikaj instalaĵoj estis difektitaj.

La israela parlamento merkrede fundamente aprobis leĝprojekton, kiu permesas mortpunon kontraŭ palestinaj atakantoj.

Post varma debato, la leĝprojekto estis adoptita per malgranda plimulto de 52 voĉoj kontraŭ 49 post la unua ekzameno. La projekto ankoraŭ bezonas elteni tri pli kompletajn voĉdonojn antaŭ ol fariĝi leĝo.

La nova leĝdono estas iniciatita de la maldekstra partio Israelo Nia Hejmo, kiu estas parto de la koalicio de ĉefministro Benjamin Netanyahu.

Antaŭ la voĉdono, Netanyahu diris al la parlamento, ke li subtenas la leĝprojekton, dirante, ke mortpuno estas justeco en ekstremaj situacioj. Li diris, ke estas ekstremaj okazoj, ke homoj faras terurajn krimojn kaj ne meritas vivi.

Laŭ la leĝprojekto, militaj kaj civilaj kortumoj povas kondamni al morto homon, kiu estis konviktita pri terorisma agado.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin