Novaĵoj (Januaro 08)

(GMT+08:00) 2018-01-08 17:07:15     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la fremdvaluta rezervo de Ĉinio kreskis en 11 sinsekvaj monatoj; Sud-Koreio ricevis liston de 5-membra delegacio de la Korea Demokratia Popola Respubliko por altnivela intertraktado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ la plej freŝaj donitaĵoj de la centra banko, la fremdvaluta rezervo de Ĉinio kreskis kontinue por la 11a monato ĝis 3,14 duilionoj da usonaj dolaroj en la fino de decembro.

Laŭ la Ĉina Popola Banko, la sumo estis iom pli granda ol la merkata prognozo de 3,13 duilionoj da usonaj dolaroj kaj kreskis je 20,7 miliardoj da usonaj dolaroj kompare kun tiu antaŭ unu monato.

En januaro, la fremdvaluta rezervo falis ĝis malpli ol 3 duilionoj da usonaj dolaroj, sed ĉar la ekonomio fariĝis pli forta kaj juano daŭre stabiliĝis, la rezervo kreskis kontinue ekde februaro.

Laŭ donitaĵoj de la centra banko, Ĉinio restigis sian oran rezervon senŝanĝa el la jarkomenca nivelo de 59,24 milionoj da oncoj en decembro, kiuj ekvivalentas 76,47 miliardojn da usonaj dolaroj.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo diris dimanĉe, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) tiutage sendis la liston de sia kvin-membra delegacio al Sud-Koreio per la remalfermita telefonlineo en la vilaĝo de armistico en Panmunjom por la venontsemajna altnivela interkorea intertraktado.

Oficialulo respondeca pri interkoreaj aferoj en la ministerio diris, ke la delegacio de la KDPR estos gvidata de Ri Son-gwon, prezidanto de la Komitato pri Paca Reunuigo de la Patrolando.

Kvar aliaj delegitoj inkluzivas vicprezidanton de la Komitato pri Paca Reunuigo de la Patrolando Jon Jong-su, vicministron pri fizika kulturo kaj sportoj Won Kil-u, direktoron de la komitato Hwang Chung-song kaj Ri Kyong-sik, membron de la Nacia Olimpika Komitato de la KDPR.

Sabate, Sud-Koreio jam sendis la liston de sia kvin-membra delegacio al la KDPR. La sud-korea ĉefdelegito estos ministro pri reunuigo Cho Myoung-gyon.

Brita ĵurnalo raportis dimanĉe, ke ĉefministro Theresa May lunde deklaros reorganizon de la kabineto.

La raporto diris, ke la reorganizo celas enkonduki junajn virinojn kaj ne-blankulajn parlamentanojn en la kabineton por reakiri voĉojn perditajn de la registaro de May en la pasintjara elekto.

Krome, May deklaros ankaŭ la unuan sekretarion de la ŝtato, ministron de la Kabineta Oficejo. Analizistoj diris, ke ministro pri sano Jeremy Hunt eble prenos sur sin tiun ĉi oficon. Damian Green rezignis la oficon de la unua sekretario de la ŝtato kaj ministro de la Kabineta Oficejo pro suspektata seksa skandalo en la lasta monato.

La Konservativa Unio de germana ĉefministro Angela Merkel kaj la Social-Demokratia Partio (SDP) de Martin Schulz dimanĉe komencis semajnan esploran intertraktadon pri renovigita registaro de granda koalicio.

Merkel, Schulz, kaj Horst Seehofer, ĉefo de la Kristan-Socialista Unio (KSU), kaj iuj aliaj ĉefaj figuroj de la tri partioj, 13 por ĉiu partio, ĉeestis la diskuton en la domo Willy Brandt, la sidejo de la Social-Demokratia Partio.

Merkel diris al raportistoj antaŭ la kunveno, ke ŝi pensas, ke tio estas efektivigebla, kaj ili laboros tre rapide kaj tre intense. Ŝi agnoskis, ke estas ankoraŭ multaj laboroj, sed ŝi estas optimisma pri akordiĝo.

Schulz diris, ke li esperas konstrueman kaj malferman intertraktadon kaj rapidan progreson de formado de la registaro.

Germanio ne havas novan registaron ekde la federacia elekto en la 24a de septembro, en kiu ambaŭ la Unio kaj la Social-Demokratia Partio suferis grandan perdon de voĉoj, dum dekstra popolista Alternativo por Germanio fariĝis la tria plej granda partio.

Israela ĉefministro Banjamin Netanyahu dimanĉe respondis al rimarkoj de usona prezidento Donald Trump, kiuj minacis haltigi ekonomian helpon al Palestino. Netanyahu diris, ke devas esti nuligita la Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruado por Palestinaj Rifuĝintoj, kiu respondecas pri helpo al palestinaj rifuĝintoj en la regiono.

Netanyahu diris en regula kunveno de la kabineto, ke la institucio starigita de la UN por palestinaj rifuĝintoj estas la kaŭzo de la longtempa problemo de palestinaj rifuĝintoj. Li proponis transigi programojn de la fonduso por helpo al palestinaj rifuĝintoj al la Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj.

En la 2a de januaro usona prezidento Trump publikigis afiŝon en la socia komunikilo Twitter, minacante tranĉon de ekonomia helpo al Palestino. Li diris, ke Usono ĉiujare donacis al Palestino kelkajn miliardojn da dolaroj, tamen ĝi neniam estis dankita kaj respektita; Palestino eĉ ne volas trakti kun Israelo pri delonge atendata pacinterkonsento.

Sergey Kalashinikov, la unua vicprezidanto de la Ekonomia Komitato de la Federacia Konsilio de Rusio, diris dimanĉe, ke Rusio eble sin retiros el la Monda Organizo pri Komerco, se la organizo faros decidon nefavoran al Rusio rilate al la disputo pri porkaĵa komerco inter Rusio kaj la Eŭropa Unio.

Kalashinikov diris, ke la EU efektivigas serion da sankcioj kontraŭ Rusio, kio malobservas regulojn de la Monda Organizo pri Komerco; se la organizo kontentigos rilatajn petojn de la EU, Rusio devos redukti sian partoprenon en la organizo kaj eĉ sin retiros el la organizo.

Post la eksplodo de la ukraina krizo, la EU enkondukis serion da sankcioj kontraŭ Rusio, kaj la lasta prenis kontraŭrimedojn, inkluzive de malpermso de porkaĵa importado el membroj de la EU. Antaŭ nelonge la EU diris, ke ĝi petos Rusion ĉiujare kompensi 1 390 milionojn da eŭroj pro tio, ke Rusio malpermesas porkaĵan importadon el membroj de la EU. La EU jam prezentis siajn petojn al la organizo.

Loka novaĵ-agentejo raportis dimanĉe, ke pli ol 15 000 familioj en la afgana orienta provinco Nangarhar translokiĝis al aliaj regionoj pro la malkvieta situacio en la lasta jaro.

Proksimume 60% de tiuj familioj venis el la regiono Khogyani de la provinco. Pli ol 100 000 homoj fariĝis senhejmaj pro la kontinua malkvieteco en Nangarhar. Laŭ donitaĵoj de la Internacia Organizo pri Elmigrado, estas proksimume 50 000 senhejmuloj en la regiono Khogyani.

Kun la alveno de malvarma vintro, tiuj delokitaj familioj kaj senhejmuloj urĝe bezonas helpmaterialojn. Ili esperas, ke la afgana registaro plibonigos la sekurecan situacion en Nangarhar kiel eble plej baldaŭ por ke ili povu reveni al siaj hejmlokoj en frua dato.

La raporto diris, ke la ĉefa kaŭzo de la translokiĝo kuŝas en tio, ke okazis kontinua armita konflikto inter la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj Talibano en la pasinta jaro. La plejparto de la regiono Khogyani estas sub la regado de la Islama Ŝtato, kaj pluraj aliaj regionoj de la provinco Nangarhar estis infiltritaj de la Islama Ŝtato en malsamaj gradoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin