Qujiang—kultura vidindejo de Xi`an

(GMT+08:00) 2018-01-09 09:17:19     Redaktoro:Selena

Qujiang, troviĝanta en la sudorienta parto de la urbo Xi`an en la provinco Shaanxi, estis sidejo de imperiestra ĝardeno en Tang-dinastio (618~907) , plej granda vidindejo de la imperio en urbo Chang`an (nuna Xi`an). Tamen sekvante la urban damaĝon en la fino de Tang-dinastio, la ĉarmaj forstumaj konstruaĵoj ruiniĝis, kaj silentis ĉiaj kulturaj agadoj. Hodiaŭ, pli ol mil jarojn poste, en Qujiang, sur la ruino de iama kultura sanktejo de la "spektaklo de prospera Tang", refloras la kulturaj aktivadoj. Mi parolas pri la Qujiang Kultura Vidindejo areanta 1500 muojn.

Qinshi Mingyue/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Qujiang Kultura Vidindejo estas kultura ruina parko malferma al la publiko. Ĝi konsistas el la parko de la ruino Qujiang-banejo, parko de urbmura ruino kaj vidindejo de Dayan-Turo. Urbanoj de Xi`an konsideras ĝin kiel la ĝardenon de sia hejmo. Oni diras, ke se la argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj kaj Huaqing-banejo simbolas la kulturon de Chang`an (nuna Xi`an)――la antikva ĉefurbo de 13 dinastioj, do la Qujiang Kultura Vidindejo estu nova humana signo de nuna Xi`an.

Antaŭ pli ol mil jaroj, Qujiang estis loko plej dinamika en Chang`an, en ĝi are kremis la Chang`an-kulturo. Tamen ekde la 50-aj jaroj pasintjarcente, pro la multiĝo de loĝantoj kaj la longtempa malriparo, la vidindejo estis serioze damaĝita eĉ fariĝis unu el la plej kadukaj lokoj de Xi`an.

Peng Hua/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Qujiang estis ĝerdeno de imperiestroj. La nomon Qujiang donis Liŭ Ĉe – imperiestro Vu de la Okcidenta Han-dianstio (206 a.K—24 a.K). El la distriktoj de Xi`an, tiu ĉe la sudorienta parto estas postiĝinta. Sed Dayan-Pagodo kun tre profunda signifo kaj longtempa historio estas portalo de Qujiang. Ĝi estas ankaŭ la restaĵo de Tang-dinastio en la prospero. Ni devas tie ĉi komenci la konstruadon. Siatempe la Pagodo ĉirkaŭatis de mebla kvartalo, akceptejoj eĉ la kulturata agraro. La qujiang-a administracio investis 500 milionojn da juanoj por konstrui la nordan placon, kiu poste fariĝis la plej granda placo de muzika fontano en Azio.

Qujiang fakte estas belulino, sed aspektis kiel vilaĝanino. Oni ne scias kiom klera ĝi estas, sen la pakumo. Ni venigis la belulinon al la urbo, beligas ŝin per belaj vestaĵoj kaj bele ŝminkas ŝin. Ŝi do fariĝus brila stelo.

De tio la kultura sanktejo Qujiang renkontas la novan prosperon. Poste, la administracio ree investis 1300 milionojn da juanoj por starigi "Lotuso-Parkon de Tang-dinastio", kun la stilo de imperiestra ĝardeno, kiu panorame montras la historion de Tang-dinastio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin