Novaĵoj (Januaro 09)

(GMT+08:00) 2018-01-09 16:28:03     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio premiis eminentajn sciencistojn kaj esplorajn atingojn; Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko komencis altnivelan intertraktadon en Panmunjom. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Du ĉinaj sciencistoj, eksplodaĵa specialisto Wang Zeshan kaj virusologo Hou Yunde, gajnis la plej altan sciencan premion de Ĉinio pro siaj elstaraj kontribuoj al scienca kaj teknika novigado. Prezidanto Xi Jinping donis al ili diplomojn de la premio en jara ceremonio okazigita en Pekino por honori eminentajn sciencistojn kaj esplorajn atingojn. Ankaŭ aliaj gvidantoj, inkluzive de Li Keqiang, Zhang Gaoli kaj Wang Huning, ĉeestis la ceremonion. La lunda ceremonio honoris 271 projektojn kaj 9 sciencistojn per naciaj premioj. Sep fremdlandaj sciencistoj gajnis la Premiojn pri Internacia Scienca kaj Teknika Kunlaboro

En la nomo de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, ĉefministro Li Keqiang esprimis gratulojn al la premiitoj kaj dankis fremdlandajn fakulojn pro ilia subteno al la scienca kaj teknika disvolvado de Ĉinio. Dum parolado en la ceremonio, Li vokis plifortigi sciencan kaj teknikan esploron en la preventado kaj regado de gravaj malsanoj por plibonigi la bonfarton de la popolo. Li diris, ke pli da penoj devas esti faritaj en manĝaĵa sekureco kaj regado de poluo por ebligi al la popolo vivi pli bone. Li vokis konstrui la forton de Ĉinio en scienco kaj tekniko kaj urĝis plifortigi bazan sciencan esploron, pliigi investon en esplorado kaj disvolvado, akceli integriĝon de bazaj kaj aplikitaj sciencoj kaj plialtigi novigan kapablon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta franca prezidento Emmanuel Macron en la ŝtata gastejo Diaoyutai en Pekino lunde vespere.

Xi diris, ke la vizito de Macron al Ĉinio, kiel lia unua vizito al Azio en la komenco de jaro, montras, ke li donas grandan atenton al rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Xi diris, ke prezidanto Mao Zedong kaj generalo Charles de Gaulle faris historian decidon per rimarkinda politika antaŭvido por forĝi diplomatiajn rilatojn en 1964. La decido ne nur ŝanĝis la mondan strukturon en tiu tempo, sed ankaŭ havas influon sur la mondan evoluon nuntempe. Xi diris, ke en la nova epoko, la du flankoj devas sekvi la spiriton de respondeco pri la historio, laŭiri la ĝustan vojon al brila estonteco de ĉina-francaj rilatoj. Li akcentis, ke ekzistas multaj necertecoj en la nuna mondo. Ĉinio rekomendas la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, kaj Francio havas similajn vidpunktojn. La du landoj povas plibonigi politikan reciprokan fidon kaj plene ekspluati la potencialon de kunlaboro transcendanta diferencojn de la socia sistemo, disvolviĝa etapo kaj kulturo. Ĉinio volas labori strikte kun Francio por plifortigi kunlaboron inkluzive de tio sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

Macron diris, ke li volas interŝanĝi opiniojn kun Xi pri franca-ĉinaj rilatoj kaj gravaj internaciaj demandoj, dum sia unua ŝtata vizito al Ĉinio. Li diris, ke li esperas pliigi reciprokan fidon kaj antaŭenigi rilatojn inter la du landoj kaj tiujn inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio per la vizito. Li aldonis, ke Francio volas aktive partopreni en la iniciato Zono kaj Vojo kaj labori kun Ĉinio por trakti komunajn defiojn de la internacia komunumo, inkluzive de klimatŝanĝiĝo.

Ĉinio sendis al la kosmo du telesensajn satelitojn kun duonmetra difino marde el la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina norda provinco Shanxi.

La centro diris, ke la satelitoj, la numero 3 kaj la numero 4 de la serio SuperaScenaĵo-1, estis ĵetitaj je la 11a horo kaj 24 minutoj antaŭtagmeze laŭ pekina tempo sur la dorso de la portoraketo Changzheng-2D. La misio celas akceli la komercan uzon de altdifinaj telesensaj satelitoj.

La satelitoj, kiuj povas liveri komercajn bildojn kun duonmetra difino, ofertos telesensajn datumojn al tutmondaj klientoj kaj liveros servojn al teraj kaj resursaj esploroj, mapado, ekologia monitorado, financo kaj asekuro kaj la interreta industrio.

Afgana prezidento Ashraf Ghani diris lunde, ke la afgana registaro atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Ĉinio, rigardas Ĉinion kiel ĉiam fidindan partneron de strategia kunlaboro kaj volas aktive partopreni en la konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo.

Ghani faris la rimarkojn, kiam li akceptis akreditaĵon el nova ambsadoro de Ĉinio al Afganio, Liu Jinsong. Li diris, ke la afgana flanko donas altan taksadon al kaj aktive partoprenos en la konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo kaj admiras la atingojn akiritajn de Ĉinio en evoluigo.

La sud-korea Ministerio de Reunuigo diris, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) marde komencis altnivelan interregistaran dialogon en la armistica vilaĝo de Panmunjom.

La du flankoj komencis la plenan kunvenon je ĉirkaŭ la 10a horo laŭ loka tempo kun kvin-membra sud-korea delegacio sub la gvidado de ministro pri reunuigo Cho Myoung-gyon, kaj kvin delegitoj el la KDPR, estrataj de Ri Son-gwon, prezidanto de la Komitato por la Paca Renunigo de la Patrujo.

Antaŭ ol foriro por la dialogo, la sud-korea ĉefdelegito diris al raportistoj, ke li alfrontos la kunvenon trankvile kaj senhaste por fari la Vintrajn Olimpikojn de 2018 pacaj festoj kaj fari la unuan paŝon por plibonigi la interkoreajn rilatojn.

La usona Ministerio pri Enlanda Sekureco diris lunde, ke la usona registaro finos la provizoran protektatan statuson, kiu permesas al proksimume 200 mil homoj el Salvadoro resti laŭleĝe en Usono dum preskaŭ 17 jaroj.

Tamen, usona ministro pri enlanda sekureco Kirstjen Nielsen diris, ke ŝi pluvalidigos ĝin por pliaj 18 monatoj ĝis la 9a de septembro 2019 por certigi ordan transiron.

La decido renversis la nunan staton, kiu ekzistis ekde 2001, kiam la tiama prezidento George W. Bush donis provizoran protektatan statuson al salvadoranoj, kiuj estis en Usono, post kiam grandaj tertremoj trafis la latin-amerikan landon.

La Ministerio pri Enlanda Sekureco nun diris en gazetara konferenco, ke la problemoj kaŭzitaj de la tertremoj jam ne ekzistas plu kaj ĉi tiuj salvadoranoj devas uzi la 18-monatan prokraston por iri el Usono aŭ serĉi alian anstataŭan statuson kiel laŭleĝaj enmigrintoj en Usono.

La ĵurnalo Le Progres raportis, ke franca ministro pri internaj aferoj Gerard Collomb diris lunde, ke 20 atakoj estis malsukcesigitaj en Francio en 2017. Li diris, "Ni devas esti atentemaj ĉie, hodiaŭ estas neniu teritorio, kie ni povas diri, ke ne ekzistas la risko."

En la lasta oficiala raporto publikigita en novembro, la franca Ministerio de Internaj Aferoj menciis dek tri sensukcesajn intencojn. Collomb ne deziris komenti la sep novajn kazojn raportitajn de la ĵurnalo Le Progres.

Lastatempe, kelkaj homoj, inkluzive de 21-jara viro kaj 19-jara virino, estis arestitaj de la franca sekureca servo en Liono kaj Parizo en la fino de decembro. Ili havis neniun evidentan ligon, sed ambaŭ planis ataki.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin