Tio tuŝas historian justecon

(GMT+08:00) 2018-01-10 19:15:09     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 10a de januaro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esperas, ke Japanio serioze rigardos la intereson de la aziaj najbarlandoj kaj la internacia komunumo kaj konvene traktos kun respondecporta sinteno la problemon pri konsolvirinoj.

Estas raporto, ke en la 9a de januaro la sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj, Kang Kyung-wha, diris, ke kun Sudkorea-japana Interkonsento pri Konsolvirinoj oni ne povas vere solvi la problemon pri konsolvirinoj. Por tio Lu Kang komentis:

"Ni rimarkis la aferon. Rilate la problemon pri konsolvirinoj Ĉinio havas starpunkton konsekvenca kaj eksplicita, kaj esperas, ke Japanio serioze rigardos la intereson de la aziaj najbarlandoj kaj la internacia komunumo kaj konvene traktos kun respondecporta sinteno la problemon pri konsolvirinoj. Tio tuŝas ne nur la reputacion de Japanio, sed ankaŭ historian justecon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin