Ambaŭ etendis sian bonvolan manon unu al la alia

(GMT+08:00) 2018-01-10 20:11:32     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 10a de januaro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esprimas bonvenigon por tio, ke la nordkorea-sudkorea altnivela intertraktado akiris pozitivan frukton, kaj ke Ĉinio subtenas, ke ili ambaŭ alprenis bonajn rimedojn por mildigi la interrilaton, esperante, ke la internacia komunumo donos plenan komprenon kaj apogon al la dupartia penado.

La 9an de januaro, post la nordkorea-sudkorea altnivela intertraktado, la komuna bulteno asertis, ke la du partioj venis en akordon pri kunlaboro en la vintraj olimpikoj en Pyeongchang, pri mildigo de milita streĉo kaj pri aliaj aferoj. Oni opiniis en analizo, ke tio signas gravan trarompon por la frostega rilato inter ambaŭ partioj. Por tio Lu Kang komentis, ke ĝuste tiam, kiam la nordo kaj la sudo sin trovis en la serioza situacio, ambaŭ etendis sian bonvolan manon unu al la alia, kaj tio por Ĉinio estas tre laŭdinda, kaj Ĉinio esprimas bonvenigon por tio, ke la nordkorea-sudkorea altnivela intertraktado akiris pozitivan frukton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin