Francaj amaskomunikiloj fokusiĝis pri vizito de Macron

(GMT+08:00) 2018-01-10 14:33:43     Redaktoro:Yu

Franca prezidento Emmanuel Macron estas en Ĉinio por ŝtata vizito de la 8a ĝis la 10a de januaro. La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj demandoj kaj decidis altigi la nivelon de la strikta kaj longedaŭra ĉina-franca ampleksa strategia partnereco surbaze de la principo de respekto kaj reciproka profito. Iuj francaj ĉefaj amaskomunikiloj opiniis, ke la vizito atingis rimarkindajn rezultojn.

La plej populara ĵurnalo Le Figaro diris, ke dum la vizito, Macron venis en akordon kun sia ĉina paralelulo pri ampleksa profundigo de kunlaboro, komuna traktado de klimatŝanĝiĝo.

La ĵurnalo Les Echos raportis, ke Macron priskribis sian komunikadon kun ĉina prezidanto Xi Jinping per "konfida, sincera kaj konstruema", kaj esprimis sian subtenon al la iniciato Zono kaj Vojo, asertante, ke ĝi konformas al la interesoj de Francio kaj Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin