Novaĵoj (Januaro 10)

(GMT+08:00) 2018-01-10 17:10:41     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Francio konsentis injekti novan impulson en duflankajn rilatojn; Ĉina ĉefministro ekiris por vizito al Kamboĝo kaj kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Francio marde konsentis plu antaŭenigi sian ampleksan strategian partnerecon. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron atingis la konsenton dum sia intertraktado en Pekino. Macron estas en Ĉinio por ŝtata vizito de la 8a ĝis la 10a de januaro laŭ la invito de Xi.

Xi diris, ke Macron estas la unua fremdlanda ŝtatestro vizitanta Ĉinion en 2018 kaj ankaŭ la unua eŭropa gvidanto vizitanta Ĉinion de post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Xi diris, ke duflankaj rilatoj staras ĉe nova deirpunkto. Ĉinio volas antaŭenigi interŝanĝojn kaj plifortigi reciprokan fidon kaj kunlaboron kun Francio por injekti novan impulson en la disvolvadon de la ĉina-franca ampleksa strategia partnereco. Xi emfazis, ke la du landoj devas doni plenan ludon al la politika gvida rolo de ŝtatestra diplomatio kaj antaŭenigi komunikadon inter registaroj, leĝdonaj organoj, politikaj partioj kaj armeoj de la du landoj. Li akcentis, ke ambaŭ flankoj devas respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj konvene trakti malkonsentojn por certigi, ke la duflankaj rilatoj disvolviĝu senĉese sur la ĝusta vojo. Li alvokis la du landojn profundigi strategian kunlaboron en tradiciaj kampoj, inkluzive de nuklea energio kaj aerokosmo, nutri novajn kreskpunktojn de kunlaboro kaj antaŭenigi kunlaboron en novaj kampoj, inkluzive de agrikulturo kaj manĝaĵo, sano kaj medicinaj servoj, urba daŭripova disvolvado, verda fabrikado kaj financo. Li ankaŭ vokis integri la evoluigajn strategiojn de la du landoj, plifortigi kunlaboron en novigado kaj realigi komunan disvolviĝon en la kampoj de cifereca ekonomio, artefarita inteligenteco kaj progresinta fabrikado.

La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj demandoj kaj decidis altigi la nivelon de la strikta kaj longedaŭra ĉina-franca ampleksa strategia partnereco surbaze de la principo de respekto kaj reciproka profito. Iuj francaj ĉefaj amaskomunikiloj opiniis, ke la vizito atingis rimarkindajn rezultojn.

La plej populara ĵurnalo Le Figaro diris, ke dum la vizito, Macron venis en akordon kun sia ĉina paralelulo pri ampleksa profundigo de kunlaboro, komuna traktado de klimatŝanĝiĝo.

La ĵurnalo Les Echos raportis, ke Macron priskribis sian komunikadon kun ĉina prezidanto Xi Jinping per "konfida, sincera kaj konstruema", kaj esprimis sian subtenon al la iniciato Zono kaj Vojo, asertante, ke ĝi konformas al la interesoj de Francio kaj Eŭropo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang iris el Pekino merkrede matene por oficiala vizito al Kamboĝo kaj la dua kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro

Li faras la viziton laŭ la invito de kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen.

La dua kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro komenciĝos en la kamboĝa ĉefurbo Pnompeno merkrede, sub la temo "Nia Rivero de Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo". La mekanismo de la Lancang-Mekonga Kunlaboro konsistas el ses landoj, nome Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.

Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) okazigis altnivelan intertraktadon marde en Panmunjom. Komuna deklaro diris, ke la du flankoj akordiĝis pri la partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj 2018 en Pyeongchang, okazigo de intertraktado inter militaj departementoj kaj aliaj demandoj. Ili promesis okazigi intertraktadojn pri diversaj kampoj kaj solvi problemojn per dialogo.

Laŭ la komuna deklaro, la KDPR sendos altnivelan delegacion kaj delegacion de la Nacia Olimpika Komitato al la Vintraj Olimpikoj. Krome, la KDPR sendos sportistojn, huraantojn, artistojn kaj ĵurnalistojn al Sud-Koreio dum la Vintraj Olimpikoj. La sud-korea flanko liveros al ili necesan oportunon.

La du flankoj ankaŭ decidis okazigi intertraktadon por diskuti pri avangarda misio de la KDPR al Sud-Koreio por esploro pri partopreno en la Vintraj Olimpikoj, kaj la tagordo estos fiksita de la du flankoj per interŝanĝo de dokumentoj.

La du flankoj akordiĝis ankaŭ pri mildigo de la nuna milita streĉeco kaj decidis okazigi intertraktadon inter militaj departementoj. Ili promesis kune klopodi por mildigi la streĉecon kaj krei pacan medion de la Korea Duoninsulo. La du flankoj konsentis antaŭenigi komunikadon, interŝanĝojn kaj kunlaboron en pluraj kampoj kaj serĉi repacigon kaj unuecon de la nacio.

La rusa Ministerio pri Defendo marde neis la deklaron de la usona Ministerio pri Defendo, ke senpilotaj aviadiloj implikitaj en la lastatempan intencon bombardi rusajn militajn instalaĵojn en Sirio uzis facile akireblajn teknikojn.

Sabate, teroristoj provis ataki la rusajn militajn bazojn Hmeymim kaj Tartus en Sirio per 13 senpilotaj aviadiloj, kiuj estis kaptitaj aŭ detruitaj de rusaj armeanoj.

Lunde, la rusa Ministerio pri Defendo publikigis deklaron, dirante, ke inĝenierteknikaj solvoj uzataj de teroristoj en la atako povas esti akiritaj nur el unu el la landoj, kiuj posedas altteknikajn kapablojn.

Tamen, proparolanto de la usona Ministerio pri Defendo Adrian Rankin-Galloway diris lunde, ke la senpilotaj aviadiloj uzataj en la atako estas facile akireblaj en la merkato.

La rusa ministerio diris marde en sia deklaro, ke la deklaro de Pentagono ne nur kaŭzas ilian maltrankvilon, sed ankaŭ vekas veran intereson, kiaj teknikoj estas koncernataj, kie ĉi tiu merkato troviĝas kaj kiuj specialaj servoj komercas pri datumoj de kosmaj informoj.

Sep homoj estis mortigitaj kaj 28 aliaj vunditaj marde vespere en bombatako direktita al polica veturilo en Quetta, ĉefurbo de la pakistana sudokcidenta provinco Baluĉio.

Lokaj amaskomunikiloj diris, ke la eksplodo okazis proksimume 300 metrojn for de la konstruaĵo de la provinca asembleo de Baluĉio. La atakanto stiris motorciklon kaj rapide puŝis ĝin al polica veturilo, kaj poste okazis eksplodo. Iuj amaskomunikiloj raportis, ke la pakistana Talibano deklaris sian respondecon pri la atako.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu diris, ke la turka polico marde arestis almenaŭ 109 suspektatojn, inkluzive de soldatoj, pro asertitaj rilatoj kun la reto akuzita pri planado de la sensukcesa puĉo en 2016.

La Polico lanĉis samtempajn operacojn kontraŭ la suspektatoj en pli ol 25 provincoj de la lando kaj en Nord-Kipro.

La novaĵ-agentejo diris, ke inter la suspektatoj estas 56 soldatoj, kiuj estas akuzitaj pri aliĝo al la reto gvidata de Fethullah Gulen, turka kleriko en Usono. Turkio enlistigis la movadon Gulen kiel terurisman grupon pro ĝia rolo en la puĉo en julio de 2016, en kiu 250 homoj estis mortigitaj.

Pli ol 150 000 homoj estis eksigitaj aŭ suspenditaj el siaj postenoj, kaj pli ol 55 000 aliaj arestitaj en la daŭra kontraŭagado kaj enketo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin