La kunlaboro Lancang-Mekong en "eksprestrajna epoko"

(GMT+08:00) 2018-01-11 20:21:28     Redaktoro:Xiong

La 11an de januaro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la kunlaboro de la baseno Lancang-Mekong ne estas "frazadejo", sed "agofrakcio", nek "koterio", sed "apertura pordo"; ĝi servas por akceli kunagadon kaj evoluigi la ses landojn en ekonomio kaj socio. En la estonteco la ses landoj disvolvos pli da kunlaboro en diversaj kampoj por doni pli da profitoj al siaj popolanoj.

La dua konferenco de gvidantoj por kunlaboro de la baseno Lancang-Mekong okazis la 10an de januaro en Kamboĝo, kaj kune ĉeestis ĝin la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj gvidantoj de kvin landoj, kiuj estas Kamboĝo, Laoso, Tajlando, Birmo kaj Vjetnamio.

Por la evento Lu Kang rimarkis, ke ekde marto de la jaro 2016, kiam ĉiuflanke lanĉiĝis la kunlaboro de la baseno Lancang-Mekong, la mekanismo poiome perfektiĝis, ĝiaj grandaj programoj enorde sin ŝovis, la kultura kunlaboro ŝuldas al si vivecon; la kunlaboro de la ses landoj jam eniris en "eksprestrajnan epokon", alportante realajn profitojn al la popoloj de la ses landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin