Xi Jinping telefone interparolis kun Moon Jae-in

(GMT+08:00) 2018-01-11 20:49:55     Redaktoro:Xiong

La 11an de januaro, invitite, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun la sudkorea prezidento Moon Jae-in.

Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio ĉiam donas sian subtenon al plibonigo de la rilatoj inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio kaj al ilia paciĝo kaj kunlaboro. Ni subtenas, ke la du partioj disvolvu al si dialogon kaj komunikadon kaj laŭgrade solvu la problemon de la Korea Duoninsulo. Nuntempe kunestas defio kaj ŝanco al la situacio de la Korea Duoninsulo. Ni esperas, ke la vintraj olimpikoj en Pyeongchang ne nur alportos bonŝancon al la sudo kaj la nordo, sed ankaŭ fariĝos okazo, en kiu la situacio de la duoninsulo povos komenci sin direkti al lumo. Ĉinio volas, kune kun ĉiuj partioj, inkluzive kun Sud-Koreio, plifortigi komunikadon kaj kunlaboron, por ke la situacio disvolviĝu al tio, kion oni esperas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin