Ĉefministro: Ĉinio daŭrigos kunlaboron kun Laoso

(GMT+08:00) 2018-01-11 10:50:54     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris merkrede en Pnompeno, ke Ĉinio daŭrigos kunlaboron kun Laoso por alporti pli da profitoj al la du landoj.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith en intertempo de la kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro en la kamboĝa ĉefurbo. Li diris, ke la ĉina-laosaj rilatoj glate progresas laŭ la spirito de bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj partneroj.

La kunveno altiris gvidantojn el ses laŭbordaj landoj - Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.

Li diris, ke la sukcesa vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Laoso en novembro de la lasta jaro injektis novan impulson en la ampleksan partnerecon de strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Laoso. Li diris, ke la du landoj devas fokusiĝi pri la iniciato Zono kaj Vojo kaj la ĉina-laosa ekonomia koridoro, akceli akordiĝon de siaj evoluigaj strategioj, certigi glatan efektivigon de la konstruo de ĉina-laosa fervojo kaj plialtigi interligitecon. La ĉina ĉefministro aldonis, ke la du landoj devas subteni bonan kunordigon en regionaj mekanismoj, kiel ekzemple la Lancang-Mekonga Kunlaboro kaj la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por pli multe profitigi la du landojn kaj popolojn en la regiono.

Thongloun diris, ke Laoso aprezas la longan subtenon de Ĉinio por ĝia ekonomia kaj socia evoluo. Li diris, ke kunlaboro inter la du landoj estas fruktodona kaj la konstruado de la ĉina-laosa fervojo glate progresas. Laoso volas efektivigi la konsenton de duflanka kunlaboro kaj plu antaŭenpuŝi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin