Abe faris la rimarkojn post aŭdado de raportoj de Toshihiro Nikai, ĝenerala sekretario de la reganta Liberal-Demokratia Partio, kaj Yoshihisa Inoue, ĝenerala sekretario de la partio Komeito, pri kunveno de la interŝanĝa mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Japanio, kiun ili ĉeestis en la lastan monaton.
La japana novaĵ-agentejo Kyodo raportis, ke Inoue sugestis al Abe, ke Japanio ne devas preterlasi la nunajn oportunojn por plibonigo de la japana-ĉinaj rilatoj, sed devas klopodi por realigi interŝanĝojn de altnivelaj vizitoj inter Ĉinio kaj Japanio.
Lokaj amaskomunikiloj diris, ke Abe diris, ke li faros firmajn klopodojn por plibonigi altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio. Japana ĉefministro signalis sian volon plibonigi la japana-ĉinajn rilatojn en kelkaj okazoj ekde la dua duono de 2017.