Novaĵoj (Januaro 11)

(GMT+08:00) 2018-01-11 15:55:36     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke okazis dua kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro; La Internacia komunumo bonvenigas pozitivan progreson de altnivela intertraktado inter Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en kamboĝa ĉefurbo Pnompeno, okazis la dua kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro. Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj kamboĝa ĉefministro Hun Sen kune prezidis la kunvenon. Ĉeestis ĝin ankaŭ laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith, birma vicprezidento Myint Swe, tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha kaj vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc.

La temo de la kunveno estas "Nia Rivero de Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo". La kunveno retrorigardis progresojn de la Lancang-Mekonga Kunlaboro kaj planis direkton de estonta disvolvo por antaŭenigi la Lancang-Mekongan Kunlaboron al kreska etapo.

Li Keqiang diris en la kunveno, ke la Lancang-Mekonga Kunlaboro estas unua nova subregiona kunlabora sistemo establita kune de 6 landoj kaj estas grava platformo de konstruado de la Zono kaj Vojo. En la pasintaj du jaroj, ili akiris superatendajn atingojn laŭ principoj de egala interkonsiliĝo, praktikema efiko, malfermo kaj kunhaveco, formis lancang-mekongan situacion kovrantan ĉiujn flankojn kaj partoprenatan de diversaj departementoj, kreis la lancang-mekongan rapidecon kaj nutris ĉirilatan kulturon.

Li montris, ke la Lancang-Mekonga Kunlaboro jam estas unu el la plej viglaj kaj fruktodonaj mekanismoj de kunlaboro de la regiono. Ĉinio volas, kune kun koncernaj landoj, krei ekonomian disvolvan zonon de Lancang-Mekongo kaj konstrui komunumon de futuro de lancang-mekongaj landoj.

Post la kunveno Li kaj aliaj kvin gvidantoj kune renkontiĝis kun raportistoj kaj konigis atingojn de la kunveno. Estis publikigitaj du gravaj dokumentoj "Kvinjara Agplano de Lancang-Mekonga Kunlaboro" kaj "Pnompena Deklaracio de la Dua Kunveno de Gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro". Post la kunveno Li Keqiang kaj aliaj gvidantoj kune ĉeestis transdonan ceremonion de la prezidanteco de la venonta Lancang-Mekonga Kunlaboro al Laoso. Ili ankaŭ vizitis ekspozicion de atingoj de la Lancang-Mekonga Kunlaboro dum la kunveno.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris merkrede en Pnompeno, ke Ĉinio daŭrigos kunlaboron kun Laoso por alporti pli da profitoj al la du landoj.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith en intertempo de la kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro en la kamboĝa ĉefurbo. Li diris, ke la ĉina-laosaj rilatoj glate progresas laŭ la spirito de bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj partneroj.

Li diris, ke la sukcesa vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Laoso en novembro de la lasta jaro injektis novan impulson en la ampleksan partnerecon de strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Laoso. Li diris, ke la du landoj devas fokusiĝi pri la iniciato Zono kaj Vojo kaj la ĉina-laosa ekonomia koridoro, akceli akordiĝon de siaj evoluigaj strategioj, certigi glatan efektivigon de la konstruo de ĉina-laosa fervojo kaj plialtigi interligitecon.

Thongloun diris, ke Laoso aprezas la longan subtenon de Ĉinio por ĝia ekonomia kaj socia evoluo. Li diris, ke kunlaboro inter la du landoj estas fruktodona kaj la konstruado de la ĉina-laosa fervojo glate progresas. Laoso volas efektivigi la konsenton de duflanka kunlaboro kaj plu antaŭenpuŝi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj.

Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) okazigis altnivelan intertraktadon marde en Panmunjom. La internacia komunumo opiniis, ke la rezultoj de la intertraktado ludos pozitivan rolon en plibonigo de la duflankaj rilatoj kaj mildigo de regiona streĉeco.

Marde en sia deklaro, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres esprimis bonvenon al la pozitiva progreso en la altnivela intertraktado inter Sud-Koreio kaj la KDPR. Li esperis, ke tiaj kontaktoj kaj klopodoj de la du flankoj helpos rekomenci sinceran dialogon kaj realigi daŭran pacon kaj sennukleigon de la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Heather Nauert diris marde en deklaro, ke Usono bonvenigas la intertraktadon inter la du flankoj kaj klopodos por la sekureco de la Vintraj Olimpikoj.

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini diris, ke la altnivela intertraktado estas signalo inspiranta homojn, ĉar la du flankoj faris pozitivan paŝon al plibonigo de interrilatoj.

La Internacia Olimpika Komitato merkrede publikigis oficialan deklaron, bonvenigante la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) partopreni en la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, Sud-Koreio. La komitato anoncis okazigi kvar-partian kunvenon por diskuti pri la partopreno de la KDPR.

Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach merkrede anoncis, ke la kvar-partia kunveno proponita de li okazos en la stabejo de la komitato en la svisa urbo Laŭzano en la 20a de januaro, kaj ĝin ĉeestos ankaŭ delegacio de la Organiza Komitato de la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, delegacioj de la Naciaj Olimpikaj Komitatoj de Sud-Koreio kaj la KDPR, altrangaj oficialuloj kaj membroj de la Internacia Olimpika Komitato el la du landoj, krom funkciuloj de la komitato.

Gvidantoj de sep sud-eŭropaj landoj kunvenis merkrede vespere en la itala ĉefurbo por trakti ŝlosilajn demandojn de la Eŭropa Unio en 2018.

Deklaro publikigita de la oficejo de itala ĉefministro Paolo Gentiloni diris, ke la pintkunveno kun la partopreno de Italio, Francio, Hispanio, Portugalio, Grekio, Malto kaj Kipro, komenciĝis je la 18a horo kaj 30 minutoj laŭ loka tempo.

La novaĵ-agentejo Ansa raportis, ke gvidantoj de la sep landoj diskutos pri iuj ŝlosilaj limdatoj de la unio en 2018. La tagordo speciale fokusiĝas pri atendata reformo de Dublina Regularo antaŭ junio, reorganizo de la parlamento de la EU post la retiro de Britio, la reformoj necesaj en la Ekonomia kaj Mona Unio, kaj enmigrado.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj lia irana paralelulo Mohammad Javad Zarif merkrede diris, ke necesas plua klopodo por la efektivigo de la ampleksa nuklea interkonsento pri Irano; se la efektivigo interrompiĝos pro unuflanka kaŭzo de Usono, la klopodoj de la internacia komunumo por nuklea ne-disvastigo alfrontos negativan influon.

Japana ĉefministro Shinzo Abe diris merkrede, ke Japanio konvene respondos al apartaj kunlaboraj programoj rilataj al la ĉina iniciato Zono kaj Vojo.

Abe faris la rimarkojn post aŭdado de raportoj de Toshihiro Nikai, ĝenerala sekretario de la reganta Liberal-Demokratia Partio, kaj Yoshihisa Inoue, ĝenerala sekretario de la partio Komeito, pri kunveno de la interŝanĝa mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Japanio, kiun ili ĉeestis en la lasta monato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin