Ekstera komerco de Ĉinio ankoraŭ pli kreskos en 2018

(GMT+08:00) 2018-01-12 20:18:26     Redaktoro:Xiong

La donitaĵoj publikigitaj de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano en la 12a de januaro montras, ke en la jaro 2017 la totala sumo de varoj eksportitaj kaj importitaj valoris proksimume 2 800 miliardojn da juanoj kaj kreskis je 14,2% kompare kun tiu en la jaro 2016, kaj la aspekto turnis la malfavoran situacion dum la lastaj du jaroj. Fererco, kruda petrolo kaj aliaj grandaj kvantoj da varoj multe importis, kaj ankaŭ la prezo altiĝis. Laŭantaŭvide, la ekstera komerco en la jaro 2018 sin tenas plu en bona kaj stabila tendenco.

En tiu tago Huang Songping, proparolanto de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano, diris, ke en 2017 la totala sumo de varoj eksportitaj kaj importitaj kreskis en du ciferoj, dum en 2015 kaj 2016 la sumo malkreskis. La eksporto pliiĝis je 10,8%, kaj la importo, je 18,7%, kompare kun tiuj en 2016.

Huang Songping diris: "Ĝeneraldirite, en 2018 la monda ekonomio espereble reprosperiĝos plu, kaj la ĉina ekonomio daŭrigos sian tendencon bonan kaj stabilan, ĉio ĉi estas favora al eksporto kaj importo de Ĉinio. Oni taktas, ke ĉi-jare eksporto kaj importo de Ĉinio en ekstera komerco ankoraŭ kreskos, kaj iliaj kvalito kaj efikeco ankoraŭ pli altiĝos."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin