Ĉina ĉefministro revenis al Pekino post vojaĝo al Kamboĝo

(GMT+08:00) 2018-01-12 10:30:10     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang revenis al Pekino ĵaŭde vespere post partopreno en la dua kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro kaj oficiala vizito al Kamboĝo.

Kamboĝa vicĉefministro Hor Namhong kaj Cham Prasidh, kamboĝa supera ministro kaj ministro pri industrio kaj metio diris adiaŭ al Li.

Li restis malpli ol 24 horojn en la kamboĝa ĉefurbo Pnompeno, kaj dume li ĉeestis pli ol 20 duflankajn aŭ multflankajn aranĝojn.

La kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro aprobis Kvin-jaran Agadplanon pri la disvolvado de Lancang-Mekonga Kunlaboro.

Ĉinio kaj Kamboĝo ankaŭ subskribis 19 interkonsentojn de duflanka kunlaboro dum lia restado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin