Novaĵoj (Januaro 12)

(GMT+08:00) 2018-01-12 17:01:48     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de januaro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ĉefministro revenis al Pekino post vojaĝo al Kamboĝo; Ĉinio sukcese sendis al la kosmo du navigad-satelitojn BeiDou-3. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio liveros plu helpon al Kamboĝo laŭ sia kapablo.

Li faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni. La ĉefministro akcentis, ke Ĉinio subtenos plu la klopodojn de Kamboĝo por disvolvado de ekonomio, plibonigo de popola vivteno kaj konservo de stabileco. Li diris, ke la ĉina-kamboĝa amikeco havas longan historion, kaj la du popoloj ĝuas profundan amikan senton, kaj la gvidantoj de pli maljunaj generacioj de la du landoj faris historiajn kontribuojn por disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke la sukcesa vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Kamboĝo en 2016 altigis duflankan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo. Ĉi-jare, okaze de la 60a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo, Ĉinio ekiros el la nova punkto kaj klopodos kune kun Kamboĝo por la kontinua disvolvado de duflankaj rilatoj.

Sihamoni diris, ke Kamboĝo aprezas la longan subtenon de la ĉina registaro por ĝia ekonomia kaj socia evoluigo. Li diris, ke la vizito de ĉefministro Li al Kamboĝo estas grava, ĉar ĝi firmigis la duflankan tradician amikecon kaj profundigis la duflankan kunlaboron en diversaj kampoj.

Ĉefministro Li revenis al Pekino ĵaŭde vespere post partopreno en la dua kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro kaj oficiala vizito al Kamboĝo.

Kamboĝa vicĉefministro Hor Namhong kaj Cham Prasidh, kamboĝa supera ministro kaj ministro pri industrio kaj medio diris adiaŭ al Li.

Li restis malpli ol 24 horojn en la kamboĝa ĉefurbo Pnompeno, kaj dume li ĉeestis pli ol 20 duflankajn aŭ multflankajn aranĝojn.

La kunveno de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro aprobis Kvin-jaran Agadplanon pri la disvolvado de Lancang-Mekonga Kunlaboro.

Ĉinio kaj Kamboĝo ankaŭ subskribis 19 interkonsentojn de duflanka kunlaboro dum lia restado.

Ĉinio ĵaŭde urĝis Usonon zorgeme trakti la demandon de Tajvano, post kiam la usona Ĉambro de Reprezentantoj marde aprobis du leĝprojektojn rilatajn kun Tajvano.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco.

La Akto pri Tajvana Vojaĝo celas stimuli diplomatajn vizitojn inter usonaj kaj tajvanaj oficialuloj, dum la leĝprojekto 3320 instrukcias al usona ŝtatsekretario formuli strategion por rekomenci la statuson de Tajvano kiel observanto en la Monda Organizo pri Sano de Ĝenevo.

La aprobo de la du leĝprojektoj severe malobservas la principojn de la politiko de unu Ĉinio kaj tri komunajn komunikaĵojn de Ĉinio kaj Usono. Li reasertis, ke Ĉinio firme oponas la agon, kiu intervenas en ĝiajn internajn aferojn.

Lu urĝis la usonan flankon sekvi la principojn de la politiko de unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵojn de la du landoj, kaj ne fari ajnajn oficialajn vizitojn aŭ kontaktojn kun Tajvano, nek sendi ajnajn malĝustajn mesaĝojn al la secesiaj fortoj de "tajvana sendependeco".

Lu diris, ke Ĉinio esperas, ke Usono faros klopodojn por konservi la ĝeneralajn ĉina-usonajn rilatojn kaj kunlaboron inter la du flankoj en internaciaj aferoj.

Ĉinio vendrede sendis du satelitojn al la kosmo per unu portoraketo. Tio estas parto de klopodoj por ebligi al la sistemo BeiDou liveri servojn de navigado kaj loktrovo al landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo antaŭ la fino de 2018.

La portoraketo Changzheng-3B pafiĝis el la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la sudokcidenta provinco Sichuan je la 7a horo kaj 18 minutoj antaŭtagmeze.

Tio estas la unua lanĉo de la satelitoj BeiDou en 2018, kaj pluraj satelitoj estos aldonitaj al la sistemo dum la tuta jaro. La du satelitoj estas koditaj kiel la 26a kaj 27a en la navigad-satelita sistemo BeiDou.

Eŭropaj altrangaj diplomatoj ĵaŭde reasertis siajn promesojn al nuklea interkonsento pri Irano, sendante firman mesaĝon al Vaŝingtono, ĉar la Blanka Domo decidos pri denova efektivigo de sankcioj kontraŭ Teherano.

En gazetara konferenco post renkontiĝo kun sia irana paralelulo Mohammad Javad Zarif en Bruselo, supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj politika sekureco Federica Mogherini, kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj de Francio, Germanio kaj Britio, esprimis komunajn opiniojn por subteni la malfacile konkluditan interkonsenton.

Mogherini diris, ke la interkonsento funkcias, kaj ĝi plenumas sian ĉefan celon, kio signifas teni la iranan nuklean programon en strikta kontrolo. Ŝi aldonis, ke la Internacia Atom-Energia Agentejo konfirmis en naŭ raportoj, ke Irano plene plenumas la interkonsenton. Ŝi emfazis, ke tio estas grava por la sekureco de la regiono, kaj ankaŭ por la sekureco de Eŭropo.

Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian emfazis, ke estas neniu speciala kialo nuligi la interkonsenton, ĉar Irano ĉiam respektis la kondiĉojn de la interkonsento.

Usona prezidento Donald Trump decidos ĉu prokrasti la nuligon de sankcioj kontraŭ Irano laŭ la nuklea interkonsento de 2015. Ĵaŭde usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris, ke Usono planas denove efektivigi sankciojn kontraŭ Irano.

Mnuchin diris al raportistoj en gazetara konferenco de la Blanka Domo ĵaŭde posttagmeze, ke li atendas novajn sankciojn kontraŭ Irano.

Mnuchin faris la rimarkojn, kiam la mondo atendis Trump decidi, ĉu li denove efektivigos sankciojn kontraŭ Irano, ĉar la decido eble endanĝerigos la mejloŝtonan nuklean interkonsenton pri Irano.

Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, anoncis merkrede, ke la Internacia Olimpika Komitato kunvokos kvar-partian kunvenon en sia sidejo en Laŭzano en la 20a de januaro por diskuti pri aferoj koncernaj al la partopreno de la Korea Demokratia Popola Respubliko en la Vintraj Olimpikoj 2018.

Bach diris, ke la kunvenon ĉeestos ankaŭ delegacio de la Organiza Komitato de la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang, delegacioj de la Naciaj Olimpikaj Komitatoj de Sud-Koreio kaj la KDPR, altrangaj oficialuloj kaj membroj de la Internacia Olimpika Komitato el la du landoj, krom funkciuloj de la Internacia Olimpika Komitato.

Ĉar jam finiĝis la registrado pri partopreno en la Vintraj Olimpikoj, la kunveno faros serion da gravaj decidoj, inkluzive de la nombro kaj listo de sportistoj kaj oficialuloj de la KDPR partoprenontaj en la Vintraj Olimpikoj kaj aliaj etiketaj kaj proceduraj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin