Fermiĝis la dua plena sesio de la 19a Centra Disciplinkontrola Komisiono de KPĈ

(GMT+08:00) 2018-01-13 17:45:17     Redaktoro:Xiong

La dua plena sesio de la 19a Centra Disciplinkontrola Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) malfermiĝis en la 11a de januaro kaj fermiĝis en la 13a, en Pekino.

La sesio emfazas, ke estas necese, kun la Xijinping-penso pri socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj en la nova epoko, kiel gvida principo, plenumi kaj efektivigi la strategian dispozicion de la Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉiam sin submetiĝi al la konservo de aŭtoritateco kaj centralizisma-unueca gvido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, insisti en tio, ke la partio mastrumu kaj en ĉiu flanko severe reguligu siajn aferojn, persisti pri stabila irado en laboro, kaj kontroli la plenumadon pri la partia statuto kaj la efektivigon pri la spirito de la Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio; kaj estas nepre, kun politika konstruado de la partio, kiel orientilo, komplete antaŭenigi diversajn aferojn de la partio, konstantigi la kontrolsisteman reformadon, persiste formi bonajn morojn interne de la partio, batali plu kontraŭ korupto, intensigi memkontrolon, akcepti kontrolon de aliaj flankoj, kaj fine fari el si vicon de kontroluloj, fidelaj, puraj kaj devoportantaj. Nur estas tiel, nia celo, komplete konstrui la patrujon en socion de bonstato, havas firman certigon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin