Novaĵoj (Januaro 15)

(GMT+08:00) 2018-01-15 17:57:56     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vokas transformi kaj plibonigi kunlaboron kun Angolo; rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj urĝas observi interkonsenton pri irana nuklea demando. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe urĝis transformi kaj plibonigi kunlaboron kun Angolo.

En komuna gazetara konferenco kun sia angola paralelulo Manuel Domingos Augusto, Wang priskribis la ĉinan-angolalan strategian partnerecon kiel perfektan modelon kaj mikrokosmon de ĉina-afrika kungajna kunlaboro kaj komuna disvolviĝo.

La ĉina ministro atingis la angolan ĉefurbon sabate por la dua stacio de sia kvar-landa afrika vojaĝo. Wang, kiu flugis el Ruando, vizitos Gabonon kaj Sao-Tomeon kaj Principeon post Angolo. Wang diris, ke li ĝojas viziti Angolon, kiam la du landoj festas la 35an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj. Wang diris, en la pasintaj jaroj Ĉinio kaj Angolo ĉiam traktis sin reciproke sincere kaj egale kaj subtenis unu la alian kiel verajn amikojn. La du flankoj estis ĉe la avangardo de reciprokprofita kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, kaj Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero, la plej granda petrol-ekspota merkato kaj la plej granda financad-fonto de Angolo.

Wang rememoris sian sabatan renkontiĝon kun angola prezidento Joao Lourenco kaj priskribis siajn diskutojn kun Augusto kiel profundajn, dirante, ke la du flankoj bezonas transformi kaj plibonigi sian kunlaboron. La du flankoj konsentis profundigi politikan fidon kaj subteni plu unu la alian en demandoj pri kernaj interesoj kaj malfermi novajn kampojn de kunlaboro por pli multe profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn. Li aldonis, ke Ĉinio, kiel fidinda kaj malnova amiko de Angolo, firme plu subtenos la klopodojn de Angolo en serĉado de evoluiga vojo, kiu taŭgas al ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris sabate en Moskvo, ke la rusa flanko donas tre negativan taksadon al la deklaro, publikigita de usona prezidento Donald Trump en la 12a de januaro, kaj urĝas ĉiujn rilatajn partiojn observi plu la interkonsenton.

Ryabkov diris, ke la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando estas ĝusta kaj efika interkonsento, kiu ekvilibre spegulas vidpunktojn de ĉiuj partioj, tamen ĝi estas kontestita de la usona flanko pro subjektivaj faktoroj de la usona flanko kaj malamo de iu usona tavolo kontraŭ Irano.

Rilate al la rimarkoj de Trump pri revizio de klaŭzoj de la interkonsento, Ryabkov diris, ke la interkonsento ne devas esti reviziita, kaj la rusa flanko malhelpos al Usono fari tion.

En julio de 2015, Irano kaj la ses grandaj landoj konkludis la ampleksan nuklean interkonsento. Irano promesis limigi sian nuklean planon, dum la internacia komunumo devas nuligi sankciojn kontraŭ ĝi. La Internacia Atom-Energia Agentejo prenis sur sin la respondecon kontroli la iranan efektivigon de la nuklea interkonsento kaj kelkfoje prezentis raportojn, konfirmante, ke Irano plenumis la interkonsenton.

La franca prezidentejo sabate publikigis komunikaĵon, dirante, ke tiutage prezidento Emmanuel Macron telefone konversaciis kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu. Macron reasertis la gravecon konservi la ampleksan interkonsenton pri la irana nuklea demando kaj emfazis, ke ĉiuj koncernaj partioj devas plenumi siajn promesojn en la interkonsento.

La komunikaĵo diris, ke Macron kaj Natanyahu diris, ke la irana misila plano kaj ĝiaj aliaj agadoj en la regiono devas esti traktataj en la maniero proponita de Francio ekde septembro de 2017. Macron diris dum sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN en Nov-Jorko en septembro de 2017, ke malplenumo de la nuklea interkonsento estas nerespondeca, ĉar por kontroli iranajn aktivecojn pri misiloj, la nukla interkonsenton povas esti suplementita, sed la ekzistantaj garantioj en la interkonsento ne devas esti nuligitaj.

La 12an de januaro, usona prezidento Donald Trump publikigis deklaron, anoncante, ke Usono longigos la imunan periodon de sankcioj kontraŭ Irano por la lasta fojo. Li petis la Kongreson kaj eŭropajn landojn konsenti pri revizio de la nuklea interkonsento por aldoni enhavojn pri limigoj al iranaj misilaj programoj. Li minacis, ke Usono tuj retiros sin el la interkonsento, se la atendata interkonsento ne estos atingita.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas diris dimanĉe en la urbo Ramallah, ke la palestina flanko malakceptas la mediacion de Usono pri la konflikto inter Palestino kaj Israelo.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi kaj ĉefaj ŝijaistaj grupoj dimanĉe formis aliancon por la parlamenta elekto, kiu okazos en majo.

Fama ŝijaista gvidanto Mohammed al-Rubaie dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la Alianco al-Naser sub la gvidato de Abadi kaj la ŝijaista Alianco al-Fatah estrata de Hadi al-Ameri subskribis interkonsenton pri kunlaboro en la parlamenta elekto.

Rubaie diris, ke la nove formita alianco estos nomata la Venko de Irako. La parlamenta elekto okazos en la 15a de majo 2018.

La liberia reganta Partio de Unuiĝo deklaris dimanĉe, ke liberia prezidento Ellen Johnson-Sirleaf estis forpelita el la partio pro tio, ke li subtenis rivalon el alia partio anstataŭ kandidaton el sia partio.

Proparolanto de la Partio de Unuiĝo konfirmis tiutage, ke la partio decidis forpeli Johnson-Sirleaf sabate vespere.

Johnson-Sirleaf, kiu estas sur la posteno de prezidento, finos la duan oficperiodon en la dua duono de tiu ĉi monato. Li ankoraŭ ne faris komenton pri la forpelo el la partio.

La israela armeo diris dimanĉe, ke frumatene ili detruis per eksplodigo la tunelon, kiu kuris de suda Gazao al Israelo kaj etendiĝis al Egiptio.

Proparolanto de la israela Ministerio de Defendo diris, ke la tunelo estis konstruita de la Palestina Islama Rezist-Movado, kaj ĝi troviĝis sub la israelaj pipelinoj kondukantaj al Gazao kaj sub posteno de la israela armeo. La eksplodigo estis aranĝita ĉe la transita punkto Kerem Shalom proksima al la landlimo inter Israelo kaj Gazao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin