Ĉina altranga oficialulo ĉeestos jarkunvenon de Monda Ekonomia Forumo

(GMT+08:00) 2018-01-15 20:08:27     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Gvidgrupo pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, ĉeestos la jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo de la 22a ĝis la 25a de januaro en Davos, Svislando.

Proparolanto Lu Kang diris, ke Liu ĉeestos la jarkunvenon laŭ la invito de la fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin