(video) La premidona ceremonio de la 2-a Internacia Konkurso de Mallongaj Filmoj "Teo kaj Amo"

(GMT+08:00) 2018-01-16 10:27:43     Redaktoro:Ĝoja



La 26-an de oktobro de 2017 okazis la premidona ceremonio de la 2-a Internacia Konkurso de Mallongaj Filmoj "Teo kaj Amo" en Dushan de Guizhou-provinco.

La ĉi-fojan konkurson partoprenis 79 filmoj senditaj el 27 landoj. Kiel kulmino de la tuta serio da aranĝoj, vespere de la 26-a de oktobro, en la gubernio Dushan okazis la premidona ceremonio de la konkurso. Ĉeestis la ceremonion ne nur altrangaj gvidantoj de Dushan, sed ankaŭ s-ro Ren Qian, vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia, d-ro Mark Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj s-ro Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

Dum la ceremonio la premion ricevis la premiitoj de diversaj kategorioj de la konkurso, kaj ankaŭ estis donitaj la diplomoj de la anĝeloj, t.e. kvazaŭ ambasadoroj, de "Teo kaj amo" kaj tiuj de la urboj de "Teo kaj Amo". La publiko, kiu inkluzivis ne malmultajn loĝantojn de Dushan, ĝuis krome muzikludadon de la litova muzikgrupo Sepa Asorti, kaj prezentadon de kaj diskutadon pri la premiitaj filmoj.


Anĝeloj, t.e. kvazaŭ ambasadoroj, de "Teo kaj amo", ricevis diplomojn.


Reprezentantoj de urboj de "Teo kaj Amo" ricevis diplomojn.


Mark Fettes, prez. de UEA, donis parolon.


S-ro Ren Qian, vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia, donis parolon.


Parolon donis Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto.


 La litova muzikgrupo Sepa Asorti prezentis kanton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin