Sav-kuirejo en Jiangxi-provinco

(GMT+08:00) 2018-01-16 12:08:04     Redaktoro:Shanshan

60-jaraĝaj geedzoj Wan Zuocheng kaj Xiong Gengxiang funkciigas malgrandan restoracion apud Tumorhospitalo de provinco Jiangxi, sudokcidenta Ĉinio. Kiam ili finlaboris, ofte venis familianoj de pacientoj de la tumorhospitalo, kiuj volis prunte preni iliajn potojn por kuiri manĝaĵojn por la pacientoj. Ĉar la pacientoj pro tumoro bezonas longtempan kuracadon. Do la familianoj penas, ke memkuirado por la pacientoj ne nur povas plibone nutri ilin, sed ankaŭ ŝparas monon.

La geedzoj Wan Zuocheng kaj Xiong Gengxiang varmkore helpas ilin kaj homoj nomas la malgrandan restoracion Sav-kuirejo. Antaŭe memkuirado en la restoracio estas tute senpaga, tamen pro multiĝo de homoj, la geedzoj decidis, ke oni pagu nur unu juanon por unu plado. Dum la Printempa Festo ili malfermos la restoracion por senpaga servo al la familianoj de la pacientoj.

En la pasintaj 10 jaroj la geedzoj renkontiĝis kun nekalkuleblaj pacientoj kaj iliaj familianoj. Edzino Xiong Gengxiang diris, "Mi estas normala homo, kies kapablo estas limigita. Tamen mi esperas, ke homoj povas senti ĝojon kaj varmon dum sia restado kun ni."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin