Novaĵoj (Januaro 16)

(GMT+08:00) 2018-01-16 17:06:04     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj usona ŝtatestroj telefone diskutis pri duflanka komerco kaj la situacio en la Korea Duoninsulo; la Palestina Liberiga Organizo ĉesis agnoski Israelon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump marde diskutis duflankan komercon kaj situacion sur la Korea Duoninsulo per telefono.

Xi diris, ke ĉina-usonaj rilatoj konservis ĝeneralan stabilecon kaj akiris gravan progreson en 2017. Teni duflankajn rilatojn sur la vojo de sana kaj stabila disvolviĝo konformas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj kaj kongruas kun la komuna aspiro de la internacia komunumo. Li diris, ke la du flankoj devas subteni altnivelajn kaj diversnivelajn interreagojn, doni plenan ludon al la rolo de la kvar altnivelaj dialogaj mekanismoj, kaj okazigi la duan dialogon en taŭga tempo. La ĉina prezidanto ankaŭ vokis antaŭenigi la kunlaboron inter la du armeoj kaj en leĝefikigo, narkotaĵa regado, kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj kunlaboron sur lokaj niveloj, kaj striktigi komunikadon kaj kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj.

Trump diris, ke la usona flanko atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj ankaŭ al la usona-ĉina kunlaboro, kaj ĝi volas labori kun la ĉina flanko por pliigi duflankajn interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj, grandigi pragmatan kunlaboron kaj konvene trakti problemojn en duflanka komerco por atingi pli grandajn rezultojn en duflankaj rilatoj.

Gabona prezidento Ali Bongo Ondimba lunde diris dum renkontiĝo kun vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi en la ĉefurbo Liberurbo, ke li esperas, ke Ĉinio subtenos plu la disvolvadon de lia lando.

Ali Bongo esprimis sian dankon al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la ĉina popolo pro ilia varma akcepto dum lia vizito al Ĉinio en 2016, dirante, ke la vizito plifortigis liajn decidon kaj fidon pri profundigo de la rilatoj kun Ĉinio. Li diris, ke Gabono havas riĉajn resursojn kaj grandan ekonomian potencialon, kaj la lando ratifis la strategion de ekonomia diverseco, kaj esperas, ke Ĉinio, kiel fidinda kunlabora partnero de Gabono, subtenos plu ĝian disvolvadon kaj efektivigos duflankan kunlaboron en la kampoj de minekspluatado, fiŝkaptado kaj prilaborado de agrikulturaj produktoj.

Gabona prezidento ankaŭ aprezis la ĉinan eksterlandan politikon, kiu estas karakterizita per amika kunlaboro kaj reciproka respekto, dirante, ke Gabono ankaŭ bonvenigas la gravan rolon, kiun Ĉinio ludas en afrikaj aferoj. Li diris, ke Gabono firme sekvos la politikon de unu Ĉinio kaj subtenos la unuiĝon de Ĉinio kaj ĝiajn klopodojn por protekto de laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj en la Suda Ĉina Maro. Li aldonis, ke Gabono volas partopreni en la iniciato Zono kaj Vojo, kaj kontribui al la sukceso de la pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu okazos ĉi-jare en Pekino

Lunde vespere en la urbo Ramallah en Cisjordanio, fermiĝis la 28a kunveno de la Centra Komitato de la Palestina Liberiga Organizo. Deklaro publikigita post la kunveno eksplicis la freŝajn starpunktojn de Palestino pri Usono, Israelo kaj la precezo de palestina-israela paco kaj anoncis ĉesigi la agnoskon de Israelo. La du-taga kunveno, kun la temo "Jerusalemo estas la ĉiama ĉefurbo de la palestina ŝtato", estis okazigita laŭ la urĝa peto de palestina prezidento Mahmoud Abbas.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) lunde konsentis kun Sud-Koreio pri sendo de 140-membra orkestro al la Vintraj Olimpikoj en la sud-korea gubernio Pyeongchang. La interkonsento estis atingita, post kiam delegitoj el la du landoj okazigis labornivelan traktadon en Tongilgak, konstruaĵo de la KDPR en la armistica vilaĝo de Panmunjom, kiu trapasas la strikte gardatan interkorean landlimon. La KDPR sendos la artistan grupon dum la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, kiuj okazos de februaro ĝis marto en la orienta gubernio Pyeongchang. Dum la olimpika periodo, la arta trupo de la KDPR okazigos koncertojn en la ĉefurbo Seulo kaj Gangneung proksima al la gubernio Pyeongchang.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan lunde kondamnis la intencon de la internacia koalicio gvidata de Usono pri formado de landlima sekurectrupo en Sirio. Erdogan esprimis la kondamnon, kiam li ĉeestis inaŭguran ceremonion de iu fabriko en Ankaro. Li diris, ke estas danĝera ago, ke la internacia koalicio kaj la siria demokratia trupo sub la dominado de la kurda armita forto kune formas landliman sekurectrupon, kaj ke Turkio havas la devon abortigi ĝin. Erdogan avertis, ke la turka armeo estas preta por ĉiaokaza agado en la nordokcidenta regiono de Sirio por bati lokajn batalistojn de la kurda armita forto.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, diris, ke la ĝenerala sekretario kondamnas per la plej fortaj esprimoj la lundajn terorismajn atakojn en la iraka ĉefurbo Bagdado. La proparolanto diris, ke Guterres esprimas siajn plej profundajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj. La ĝenerala sekretario reasertis, ke la UN subtenos plu la registaron kaj popolon de Irako en iliaj klopodoj kontraŭbatali terorismon kaj rekonstrui la landon.

Du bombatakoj dum kelkaj minutoj balancis subĉielan bazaron en Bagdado, mortigante pli ol 20 homojn lunde frumatene.

Informita persono el la libia medicina departemento konfirmis lunde, ke 20 homoj estis mortigitaj kaj 69 aliaj vunditaj tiutage en atako en la internacia flughaveno en la libia ĉefurbo Tripolo.

Speciala trupo sub la Ministerio de Internaj Aferoj, kiu respondecas pri la sekureco de la flughaveno, publikigis deklaron, dirante, ke la milico Bashir al-Baqarah lanĉis la atakon. Fotoj publikigitaj de la speciala trupo montris, ke multaj tankoj kaj blenditaj aŭtoj estas aranĝitaj en la regionoj ĉirkaŭ la flughaveno, kaj densa fumo leviĝas. Direktoro de la tripola kampa hospitalo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke 20 homoj estis mortigitaj kaj 69 aliaj vunditaj en la konflikto, kaj inter ili estis civiluloj. Li aldonis, ke la nombro de mortintoj kaj vunditoj eble kreskos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin