Ĉefo de UN kondamnas sinmortigajn atakojn en Bagdado

(GMT+08:00) 2018-01-16 12:51:08     Redaktoro:Yu

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres, diris, ke la ĝenerala sekretario kondamnas per la plej fortaj esprimoj la lundajn terorismajn atakojn en la iraka ĉefurbo Bagdado.

La proparolanto diris, ke Guterres esprimas siajn plej profundajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj.

La ĝenerala sekretario reasertis, ke la UN subtenos plu la registaron kaj popolon de Irako en iliaj klopodoj kontraŭbatali terorismon kaj rekonstrui la landon

Du bombatakoj dum kelkaj minutoj balancis subĉielan bazaron en Bagdado, mortigante pli ol 20 homojn lunde frumatene.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin